Ŝihezi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝihezi
Administrado
Statuso Urbo
Lando Ĉinio
Ŝtato Ĉinio
Provinco Ŝinĝjango
Poŝtkodo 832 000
Telefona antaŭkodo 993
Demografio
Loĝantaro 598.768 en 2009 (nur la urbo)
Geografio
Koordinatoj
44°18′00″N 86°02′00″O  /  44.3°N, 86.033333°O / 44.3; 86.033333 (Ŝihezi)Koordinatoj: 44°18′00″N 86°02′00″O  /  44.3°N, 86.033333°O / 44.3; 86.033333 (Ŝihezi)
Alto 430-520 m
Areo km²
Horzono UTC + 8
China Xinjiang Shihezi.svg
v  d  r
Information icon.svg

Ŝihezi, ĉine 石河子, ujgure شىخەنزە‎ estas metropolo kaj universitata urbo en Ĉina Popola Respubliko. La subprefektejo administras ankaŭ la proksimajn distriktojn. En la provinco tiu urbo estas la dua plej granda laŭ la loĝantaro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ŝihezi etendiĝas en nord-okcidenta parto de la lando. Urumĉio troviĝas 136 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bienoj ĉirkaŭantaj Ŝihezi-on instigis la evoluon. Tiuj bienoj produktas materialojn por la fabrikoj, kiuj fondiĝis en la urbo. En 1974 Shihezi iĝis grandurbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Nuntempe produktadoj de teksaĵoj kaj nutraĵoj estas la plej gravaj en Ŝihezi. Sukerbetoj estas kultivitaj en la proksimeco. Kultivado de la kotono komenciĝis en la 1990-aj jaroj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Ŝihezi jare pluvas nur po 206 mm. En ĉiuj monatoj pluvetas. Inter junio-aŭgusto la temperaturo superas 30 °C. Inter oktobro-marto frostas. En januaro oni mezuras eĉ -20 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ŝihezi havas nacian aŭtovojon kaj fervojon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Angla Vikipedio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Ŝihezi