Ŝikŝaŝtakam

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝikŝaŝtakam estas la instruo kiun Ŝri Kriŝn Ĉaitanj (lia sannjasa nomo; aliaj nomoj por li estas Nimaj kaj Viŝvambhar) skribis mem.

La vorto Ŝikŝaŝtakam estas kunmetaĵo de du sanskritaj vortoj. Unue la vorto "ŝikŝa" kiu signifas doktrino aŭ instruo kaj due la vorto aŝtakam kiu signifas poemo en ok versoj.

La Ŝikŝaŝtakam estas menciita en Ĉajtanja Ĉaritamrit - libro pri la vivo de Ŝi Kriŝn Ĉajtanj Mahaprabhu skribita de Kriŝn Das Kaviraĵ Gosvami.

La plej citita verso estas la tria. "trinad api suniĉena taroriva sahiŝnuna amanina manadena kirtaniyah sada harih" (en aliaj versioj "taror api sahiŝnuna")

la unua parto de la ŝloko signifas "pli modesta ol herb/pajlo, pli toleranta ol arbo" kaj daŭrigasd kun "ne preni honoron sed doni respekton/honoron". "kirtaniyah sada harih" signifas konstante laŭdi Ŝri Hari.

La Ŝikŝaŝtakam estas tre profunda mistika kaj esotera Gaŭdija Vajŝnava instruo kaj la Gaŭdija Vajŝnava mem diras ke ĝi reprezentas la esenco de religiono.

Ankaŭ "kirtaniyah sada harih" en devanagaria skribo kaj kelkfoje en bengala estas trovita sur multaj Gaŭdija Vajŝnava temploj en Hindio/Bharatio.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.