Ŝikro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ŝikro
Ŝikro, masklo (dussumieri)
Ŝikro, masklo (dussumieri)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. badius
Accipiter badius
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
{{{specioj de subdivizio}}}
  • cenchroides (Severtzov, 1873)
  • dussumieri (Temminck, 1824)
  • badius (Gmelin, 1788)
  • poliopsis (Hume, 1874)
  • sphenurus (Rüppell, 1836)
  • polyzonoides A. Smith, 1838
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ŝikro (Accipiter badius) estas eta taga rabobirdo el familio Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj. La afrikaj formoj povus reprezenti separatan specion, sed ili estis kutime konsiderataj kiel subspecio de la Ŝikro. Tiu ĉi estas tre simila laŭ aspekto al aliaj akcipitroj kiaj la Ĉina akcipitro kaj la Nizo. Ili havas akran dunotan alvokon kaj havas la tipajn flugilfrapadon kaj glitadon. Ties alvokoj estas imitatataj de dukruroj kaj la Akcipitra kukolo similas al ĝi laŭ plumaro.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ŝikro estas disvastigata loĝanta specio en suda Azio -escepte Arabio, kie estas nur sude- ĝis suda Siberio kaj subsahara Afriko.

Ĝi vivas en malfermaj arbaroj aŭ eĉ terkulturaj kamparoj; ne en fermaj arbaroj-kiel aliaj akcipitroj- aŭ en sekaj zonoj. Ekde marnivelo ĝis 3000 m de alteco.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ino ĉe (Hodal, Barato)

Temas pri eta rabobirdo (26–33 cm kaj enverguro de 60–70 cm) kun mallongaj larĝaj flugiloj kaj longa vosto, ĉio adaptiĝo al rapida flugomanovro.

La plenkreska virbirda Shikro havas helblugrizajn suprajn partojn, kaj sube estas blanka kun mallarĝaj helbrunruĝaj strietoj. La suba ventro estas malpli strieca kaj la femuroj estas blankecaj. Li havas ruĝecan kolan strion, blankajn subbekajn partojn kun nigra centra strieto, ruĝgrizajn vangojn. Sub flugiloj ili estas flavecaj kaj ruĝecaj. Ambaŭ seksoj estas similaj escepte pri la fakto, ke la ino estas pli bruna -helstrieca- kaj granda ol la virbirdo. La virbirdoj pezas 100-190 gm kaj la inoj 130-266 gm. Maskloj havas ruĝajn irisojn dum la inoj havas malpli ruĝajn (flavecoranĝajn) irisojn. Estas centra strio en gorĝo. Ili havas flavajn krurojn, okulojn el ruĝo ĝis orkoloro, flavan ĝis ruĝan antaŭbekon kaj grizan voston kun kvin malhelaj strioj kaj pinto; sube ĝi estas blanka. La centraj vostoplumoj estas nestriecaj kaj havas malhelan finan bendon.[1]

La junuloj estas brunaj supre kun helaj plumbordoj kaj kun malhelaj punktoj kaj strioj en brusto kaj estas blankaj brunmakulitaj sube. La vosto havas mallarĝajn malhelajn striojn.

La alvoko estas pii-ŭii, kies unua noto estas pli altatona kaj la dua pli longa. Dumfluge la alvoko estas pli mallongaj kaj akraj kik-ki ... kik-ki.

La Ĉina akcipitro estas iome simila laŭ aspekto sed havas ŝvelan briloranĝan vaksaĵon kaj flavajn krurojn dum la flugilpintoj estas tute nigraj.[2][3]

Taksonomio, sistematiko kaj subspecioj[redakti | redakti fonton]

Nematurulo de dussumieri (Narendrapur, Barato)

Tiu specio montras regionajn diferencojn inter subspecioj kiuj rilatas etajn kolorajn kaj grandecajn malsimilecojn. Plej ofte sudaj subspecioj estas pli malgrandaj ol nordaj. Kelkaj el tiuj subspecioj povas esti traktataj kiel plenaj specioj. Oni sugestis, baze sur diferencoj en morfologio kaj alvokoj, ke la afrikaj formoj ne apartenas al tiu specio.[4]

  • La nomiga subspecio estas Accipiter badius badius, kiu loĝas en suda Barato kaj Srilanko. Ĝi havas iom pli malhelgrizajn suprajn partojn.
  • Accipiter badius dussumier loĝas en ebenaĵoj kaj malaltaj montetoj de norda kaj centra Barato (ĝis 1400 m ĉe Himalajo). Ili estas iom pli grandaj, pli helgrizaj dorse, kaj pli helaj sube.
  • Accipiter badius cenchroides loĝas en centra Azio (Turkmenio, Afganio kaj orienta Irano kaj estas pli hela kaj granda ol la du antaŭe menciitaj.
  • Accipiter badius poliopsis loĝas ekde orienta Barato tra Birmo al suda Ĉinio kaj Indoĉinio kaj estas iom pli granda kaj simila al A.b. dussumier, sed kun pli griza kapo. Povus esti aparta specio.
  • Accipiter badius sphenurus loĝas en suda Arabio kaj en subsahara Afriko, nome ekde Gambio kaj Etiopio -norde- ĝis Kongo kaj Tanzanio -sude-, sed ĉefe en Orienta Afriko kaj estas migranta. Tiu subspecio estas pli malgranda, malhelgriza dorse kaj en radikoj de flugiloj kaj ruĝeca sube.
  • Accipiter badius polyzonoides loĝas ekde suda Tanzanio ĝis Sudafriko kaj estas nomadeca. Ĝi estas pli malgranda, simila al A.b.sphenurus, sed ili havas pli da blankaj makuletoj.
  • La populacio de la insulo Car Nicobar en Nikobaroj, iam traktata kiel subspecio butleri[5] kaj tiu de la insulo Kaĉal, obsoletus estas nune traktataj kiel subspecioj ene de plena specio, nome la Nikobara akcipitro (Accipiter butleri).[2][6]

En Azio nur A. b. cenchroides estas migranta.[7]

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Nematurulo manĝanta lacerton

La Ŝikro troviĝas en gamo de habitatoj inklude arbarojn, farmojn kaj urbajn areoj. Ili estas vidataj kutime solaj aŭ en paroj.

La reprodukta sezono en Barato estas en somero el marto al junio. La nesto estas platformo simila al tiu de korvoj kovrita el herbo. Ambaŭ seksoj kunkonstruas la neston, kaj alportas bastonetojn per siaj piedoj.[8] Kiel ĉe korvoj, ili povas ankaŭ uzi metalajn fadenojn.[9]

Manĝe ĉeneste en Hajderabado
Masklo de Ŝikro ĉe Pune (Maharaŝtra), Barato
Accipiter badius - MHNT

La ino demetas el 2 ĝis 4 helblugrizajn ovojn -foje ĝis 7-[10], kiujn nur la ino kovos dum malpli ol unu monato (18 al 21 tagoj). La birdidoj estos zorgitaj ankaŭ de la nur la ino, sed la virbirdo apudestos kaj alportos manĝaĵon.

La tekniko por ĉasado estas simila al tiu de aliaj akcipitroj, kiel A. nisus, aŭ A. striatus, per rapida ekflugo ekde gvatejo sur neatendante atakon predon. La kutima flugo de la specio estas karaktera reflapado kaj glitado. Predoj estas ranoj, lacertoj, serpentoj[11] kaj aliaj reptilioj, musoj kaj aliaj roduloj[12], grandaj insektoj, etaj birdoj ĝis grandeco de kolombo kaj etaj mamuloj kiel sciuroj.

Ili povas esti prenitaj surgrunde aŭ dumfluge. Iam oni vidis alcionon merĝantan por eviti esti predata. Timaliedoj estis observataj kuniĝantaj por forigi Ŝikron.[13] Ili descendas surgrunde por festeni el flugotermitoj,[14] ĉasas krepuske malgrandajn vespertojn (kiaj Cynopterus sphinx[15][16]) kaj pli rare ili povas eĉ manĝi kadavraĵon.[17] Iam masklo estis trovata manĝanta mortintan idon ĉe nesto.[18]

Voĉo estas laŭta “kiŭik”, pli ofta kaj laŭta dum parigaj ceremonioj. Temas pri facile rimarkebla specio pro tio.

Ties alvokoj estas imitataj de dukruroj eble por ŝteli nutradon el aliaj alarmitaj birdoj.[19][20]

En kulturo[redakti | redakti fonton]

La Ŝikro estis favora specio inter falkadistoj en Barato kaj Pakistano pro ties facila trejnado kaj estis ofte uzata por serĉi nutradon por la pli prezataj falkoj. Ili estis kapablaj kapti multe pli grandajn birdojn kiaj perdrikoj, korvoj kaj eĉ junaj pavoj.[6][21][22] La vorto ŝikraŝikara signifas ĉasisto en Hindia lingvo (la masklo estis nomata ĉipakĉipka baze sur sia alvoko[23]) kaj estis uzata en la franca nomo Le Chicquera kiu tamen estis uzata por la Ruĝkapa falko de Levaillant en 1799.[24][25]

Helikoptero de la mararmeo de Barato estis nomata INS Shikra en 2009.
La ŝikro estas ankaŭ maskoto de roto 149 de la aerarmeo de Singapuro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mees, GF (1981). “The Sparrow-Hawks (Accipiter) of the Andaman Islands.”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 77 (3), p. 371–412. 
  2. 2,0 2,1 Rasmussen PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia. The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution and Lynx Edicions, p. 97.
  3. Blanford WT. (1895) The Fauna of British India. Birds. Volume 3. Taylor and Francis, p. 398–400.
  4. Gurney JH . “Notes on a 'Catalogue of the Accipitres in the British Museum,' by R. Bowdler Sharpe (1874)”, Ibis, p. 353–370. 
  5. Gurney JH . “Bulletin of the British Ornithologists Club. No 50 (January 30th, 1898)”, Ibis 4 (sepa serio), p. 290–291. 
  6. 6,0 6,1 Ali S & S D Ripley. (1978) Handbook of the Birds of India and Pakistan. Volume 1, 2‑a eldono, Oxford University Press, p. 234–239. ISBN 0195655060.
  7. Herremans M & M Louette (2000). “A partial post-juvenile molt and transitional plumage in the shikra (Accipiter badius) and Grey Frog Hawk (Accipiter soloensis)”, Journal of Raptor Research (PDF) 34 (4), p. 249–261.  Arkivigite je 2012-09-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-07. Alirita 2011-07-12.
  8. Phillips, WWA (1933). “Some observations on the nesting of a pair of Ceylon Shikra Hawks (Astur badius badius Gmelin)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 36 (2), p. 509–511. 
  9. Lowther, EHN (1944). “J. Bombay Nat. Hist. Soc” 45 (1), p. 5–16. 
  10. Biddulph, CH (1937). “Number of eggs laid by the Indian Shikra [Astur badius dussumieri (Temm. & Lang.)]”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 39 (2), p. 406. 
  11. Jha, Samiran (2002). “Attempted feeding by a shikra Accipiter badius family Accipitridae, on buffstriped keelback Amphiesma stolata, family Colubridae”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 99 (2), p. 298. 
  12. Kankane, PL (1996). “Strange death of a shikra”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 26, p. 140–141. 
  13. Osmaston, BB (1923). “The Shikra Astur badius”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 29 (2), p. 560–561. 
  14. Himmatsinhji MK (1986). “Peculiar feeding behaviour of the Shikra Accipiter badius (Gmelin) and the Honey Buzzard Pernis ptilorhyncus (Temminck)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 83 (4), p. 201–202. 
  15. Muni,Manoj; Hegde,Vithoba (1998). “Indian Shikra preying on Short-nosed Fruit Bats”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 95 (2), p. 338–339. 
  16. Zarri, AA (2001). “More information on shikra Accipiter badius (Gmelin) feeding on shortnosed fruit bats Cynopterus sphinx Vahl.”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 98 (1), p. 106–107. 
  17. Naoroji, Rishad (1991). “Shikra Accipiter badius taking carrion”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 88 (3), p. 447–448. 
  18. Kittur, S & K S Gopi Sundar (2010). “Cronism by the Shikra Accipiter badius”, Forktail 26, p. 140–141. 
  19. Serrao JS (1975). “Behaviour-pattern mimicry by a Goldfronted Chloropsis, and some thoughts on it”, Newsletter for Birdwatchers 15 (3), p. 4–5. 
  20. Flower, Tom (2010). “Fork-tailed drongos use deceptive mimicked alarm calls to steal food”, Proc. R. Soc. B 278 (1711), p. 1548–1555. doi:10.1098/rspb.2010.1932. 
  21. Whistler, Hugh. (1949) Popular Handbook of Indian Birds. 4th ed.. Gurney & Jackson, p. 380–382.
  22. Jerdon, TC (1862). “The birds of India. Volume 1”, p. 48–50. 
  23. Blyth, Edward. (1849) Catalogue of the Birds in the Museum Asiatic Society. Asiatic Society, Calcutta, p. 23.
  24. Radcliffe, E Delme. (1871) Notes on the falconidae used in India in falconry. Mills and Son, Southsea, p. 29–30. Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2011-07-13.
  25. Balfour, EG. The Cyclopaedia of India, 3‑a eldono 2, Bernard Quaritch.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]