Ŝilda vulkano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝilda vulkano Mauna Kea sur Havajaj insuloj.

Ŝilda vulkano estas vulkano kun larĝa bazo kun milda ascendo de vulkana deklivo. Ili troviĝas super varmaj makuloj (vulkanoj de Havajo, Islando, Reunio kaj laŭlonge laŭ riftaj sistemoj (ekz. Granda Rifto). La ŝildaj vulkanoj estas formitaj de bazalta lafo kun malalta viskozeco, kiu havas tendencon disfluiĝi en vastan ĉirkaŭaĵon. Ili estas konataj ankaŭ el aliaj planedoj de la sunsistemo (Olympus Mons kaj aliaj vulkanoj sur Marso).

La ŝildaj vulkanoj estas la plej grandaj vulkanoj sur Tero (rilate al volumeno de materialo) - Mauna Loa sur Havajo estas la plej volumena monto sur Tero - (75 000 km3) kaj Piton de la Fournaise estas aktiva vulkano sur insulo Reunio.

Vidu ankaŭ