Ŝimkento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝimkent
(kazaĥe Шымкент)
ruse Шымке́нтЧимке́нт
urbo
Lando Kazaĥio Kazaĥio
Koordinatoj 42° 18′ 0″ N 69° 50′ 0″ O / 42.30000 °N, 69.83333 °O / 42.30000; 69.83333 (mapo)
Areo 1 170 km² (117 000 ha)
Loĝantaro 1 096 577 (julio 2021)
Denseco 580 loĝ./km²
Estro Murat Ajtenov
Horzono UTC+06:00
Poŝtkodo 160000–160022
Telefona antaŭkodo +7 7252
ISO 3166-2 KZ-SHY
Loko de urbo Ŝimkent en Kazaĥio
Loko de urbo Ŝimkent en Kazaĥio
Loko de urbo Ŝimkent en Kazaĥio
Vikimedia Komunejo: Shymkent
Retpaĝo: shymkent.gov.kz
Map
Ŝimkento

Ŝimkento (kazaĥe Шымкент) estas due plej granda urbo de Kazaĥio (post Almato), unu el la tri urboj de la lando kun la formala statuso "urbo de respublika signifo"; estas aparta administra-teritoria unuo (17-a regiono de la respubliko), ne estas parto de la ĉirkaŭa Turkistana provinco. Kun loĝantaro de 1 096 577 personojn laŭ censo de la 1-a julio de 2021, ĝi estas la tria plej loĝata urbo en Kazaĥio post Almato kaj Nursultano, kun unu el la plej grandaj metropolitaj areoj de Kazaĥio. En tiu ĉi urbo estas grava vojkruciĝo de la fervojo Turkestano-Siberio kaj notinda kultura centro kun internacia flughaveno. Ĝi troviĝas je 690 kilometroj okcidente de Almato kaj je 120 kilometroj norde de Taŝkento, Uzbekio. La urbo estis fondita en la 12-a jarcento kiel ripozejo laŭ la Silka Vojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj loĝlokoj en la areo de nuntempa Ŝimkento datumas je 11-12 jarcentoj. Krome, nun ekzistas hipotezo, ke Ŝimkento estis fondita pli frue, ol ĝi estis menciita en tre fama literatura memoraĵo "Zafar-Name" (La libro de venkoj). Lastaj arĥeologiaj elterigadoj konfirmas la version per multaj trovaĵoj.

En 1864 rusaj trupoj prenis sturme la urbon kaj ĝi iĝis kiel grava transita punkto, kio ligis eŭropan parton de Rusio kaj Okcidenta Siberio kun Meza Azio.

En 1914, honore al la 50-jariĝo de la aliĝo de Kazaĥio al la Rusia Imperio, la urbo ricevis nomon de la rusa generalo Ĉernjajev, sed en 1924 renomis la pli fruan nomon - Ĉimkento.

Ekde la 8-a de septembro 1992 la urbo ricevis novan prononcon kaj skribon (laŭ reguloj de moderna kazaĥa ortografio) - Ŝimkento.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Urba loĝantaro en fino de la 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Laŭ censo de 1897 jaro en tiama Ĉimkento (frua nomo de Ŝimkento) loĝis 11 194 homoj (6185 viroj kaj 5009 inoj). Distribuo de loĝantaro laŭ denaskaj lingvoj en 1897: sartoj - 84,5%, rusoj (inkl. grandarusoj, malgrandarusoj kaj belorusoj) - 7,4%, kirgiz-kajsakoj (kazaĥoj) - 4%, hebreoj - 1,7%, tataroj - 1%, uzbekoj - 0,08%.

Entute en Ĉimkenta provinco en 1897 loĝis 285 059 homoj, distribuo de loĝantaro laŭ denaskaj lingvoj estis sekva: kirgiz-kajsakoj (kazaĥoj) - 78,8 %, sartoj - 11,2 %, uzbekoj - 7,2 %, rusoj (inkl. grandarusoj, malgrandarusoj kaj belorusoj) - 2,2%, tataroj - 0,2 %, hebreoj - 0,06 %.

Nuntempa loĝantaro de urbo[redakti | redakti fonton]

Laŭ lastaj datumoj pli ol 70% de urba loĝantaro estas kazaĥoj. Ankaŭ ĉi tie loĝas rusoj, uzbekoj, koreoj, tataroj, turkoj, germanoj, kurdoj, grekoj, azerbajĝananoj, ĉeĉenoj kaj ceteraj.

Urbestraro[redakti | redakti fonton]

La urbestro en jaro 2021 estas Murat Ajtenov.

Klimato[redakti | redakti fonton]

  • Mezuma temperaturo de aero + 13,5  °C
  • Relativa humideco de aero — 58,5 %
  • Mezuma rapideco de vento — 2,7 m/s

Esperanto en Ŝimkento[redakti | redakti fonton]

En la urbo naskiĝis la konataj esperantistaj kantistoj kaj muzikistoj Ĵomart kaj Nataŝa. Meze de 80 jaroj de la 20-a jarcento Ĵomart sukcese organizis surbaze de loka pedagogia altlernejo la muzikbandon "Kredo" kaj gvidis kursojn de Esperanto. Tie li konatiĝis kun Natalja Gerlaĥ, kun kiu li formigis muzikan duopon kaj ili kune multe koncertumis. Poste, ilia amo al muziko kaj al Esperanto, kaj ankaŭ varmaj interrilatoj, kreskis al granda amo kaj ili sukcesis kiel familio.

En 1991 dum disfalo de la sovetunia reĝimo ili koncertumis en Svedio kaj restis loĝi en Stokholmo. Nun ili loĝas tie kun ilia filino Carina, kaj kantas triope. Ili multe partoprenas en UK, IJK kaj aliaj aranĝoj de Esperantujo.

ĴomArt havas propran muzik-studion en Stokholmo kaj daŭre kreas kaj kantas belajn kantojn kun siaj gefamilianoj.[1]. La KD-jn kun iliaj kantoj estas aŭdeblaj kaj aĉeteblaj per Interreto.