Kvartalo Ŝinĝuku
El Vikipedio
(Alidirektita el Ŝinĝuku)
| Ŝinĝuku | ||
| kvartalo de Tokio | ||
|
||
| Oficiala nomo: japane: 新宿区 | ||
| Ŝtato | ||
|---|---|---|
| gubernio | Tokio | |
| Koordinatoj | 35°42′02″N 139°42′54″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 35.70056 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">35.70056°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Areo | 18 km² (1 800 ha) | |
| Loĝantaro | 324 902 (januaro 2012) | |
| Horzono | UTC+9 | |
Kvartalo Ŝinĝuku aŭ Ŝinĝuku-ku (japane: 新宿区 [Ŝinĝuku-ku]; Hepburn: Shinjuku-ku) estas okcidenta kvartalo de Tokio (la ĉefurbo de Japanio) kun iom pli ol 300 000 loĝantoj. Ĝi situas sur la insulo Honŝuo kaj estas administra centro de la samnoma gubernio Tokio.
Vidindaĵoj [redakti]
Ĉirkaŭ la samnoma stacidomo Ŝinĝuku, kie transportiĝas pli da pasaĝeroj ol ie ajn alie tutmonde, sur nur 2 kvadrataj kilometroj koncentriĝas:
- la plej signifa komerca kaj administra centro de Japanio kun la plej granda nuboskrapulo-kvartalo de la lando en Niŝi- Ŝinĝuku. Apud la plej grandaj hoteloj de Tokio troveblas ekzemple la centra oficejo de la konzerna konglomeraĵo Mitsui kaj la Tokia Metropola Registarejo, en kiu troviĝas la administrejo de la gubernio Tokio,
- la plej granda aĉetejaro de Japanio kun grupo da gigantaj ĉiovendejoj, inter ili la 15-etaĝa vendejo Takaŝimaja,
- la imperiestra parko Ŝiĝoku, unu el la plej konataj parkoj de Japanio, konata pro siaj florantaj sakuroj,
- Kabukiĉo, la plej granda amuza kvartalo de Japanio kun granda nombro da kinejoj, restoracioj, trinkejoj kaj ankaŭ bordeloj.
Krome en Ŝinĝuku troveblas pluraj signifaj universitatoj. Proksime de la stacidomo Ŝinĝuku situas la kvartalo Okubo, la centro de la koreaj loĝantoj de Tokio.
Esperanto en Ŝinĝuku [redakti]
En la strato Ŭaseda situas la sidejo de Japana Esperanto Instituto.