Ŝipbekulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŝipbeka ardeo)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ŝipbekulo
Cochlearius cochleariaPCCA20071227-8443B.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Cochlearius
Brisson, 1760
Specio: C. cochlearius
Cochlearius cochlearius
Linnaeus, 1766
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Tutmonda distribuado.

La Ŝipbekulo estas komuna nomo de la birdo koklearoŝipbeka ardeo, Cochlearius cochlearius, foje ordigata ene de la familio de Ardeedoj foje konsiderata aparta familio, nome CochlearidaeKoklearedoj pro ties apartaj karakteroj. Kelkaj fakuloj konsideras ĝin kiel subfamilio ene de la Ardeedoj.[3][4]

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Ĝi vivas en amerikaj marĉoj el Meksiko (marborde de Karibio, en suda marbordo de Pacifiko kaj Jukatano) norde, Centrameriko, kaj suden al norda kaj plej sudorienta Kolombio, norda kaj orienta Venezuelo, Gujanoj, ĝis orientaj Peruo, Bolivio kaj Paragvajo kaj preskaŭ la tuta Brazilo kaj ĝis plej norda Argentino.

Ĝi estas nokta birdo kiu reproduktiĝas duonkolonie en manglaroj, ĉe riveroj, lagoj aŭ marĉoj, sed ĉiam ĉe arbaroj. Nestoj preferinde kuŝas super akvo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Maturulo.
Nematurulo.

La Ŝipbekulo estas mezgranda birdo de ĉirkaŭ 46 al 53 cm longo kun enverguro de 76 cm kaj pezo de 600 gr.[5] Plenkreskulo havas nigrajn kronon, kreston kaj supran dorson. La frunto, vizaĝo, gorĝo kaj brusto estas blankaj (kun diverskolora nuanco bruste -gorĝosako- depende de la regiono) kaj tiuj blankaj kaj nigraj areoj en supra korpo ege kontrastas kaj rimarkindas; la subaj partoj estas ruĝecaj kun nigraj flankoj. La flugiloj kaj suba dorso estas helgrizaj. La tre larĝa beko simila al ŝovelilo, kiu nomigas tiun birdon, estas nigreca kun flaveca nuanco en bazo de suba makzelo. La irisoj estas malhelbrunaj kontraste kun la grizaj brido kaj ĉirkaŭokulo. La kruroj estas verdecaj. Temas pri specio nekonfuzebla. Tiu specio estas iom simila al la Noktardeo, sed diference klare pro la tiom larĝa beko.

Ambaŭ seksoj estas similaj: apenaŭ estas seksa duformismo, sed maskloj havas pli disvolvigitajn kreston. Junuloj havas brunajn suprajn partojn kaj brunblankecajn subajn partojn kaj ne havas krestojn.

La alvoko estas laŭta kaj altatona krakado kvazaŭ raneca ĉefe dum plumaranĝado kaj "piipiipii". Dum pariĝadaj nuptaj oni povas aŭskulti bastonajn "an-an-an". Kaze de ĝenado aŭ kiel reago al minaco, ili produktas krion pli longan kaj kompleksan. Dum pariĝado, ili elsensas mildajn "ump". Ili povas ankaŭ rapi siajn makzelon kaj tiele produktas "pop" kiu foje akompanas la kantan "an".

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni konas kvin subspeciojn de Cochlearius cochlearius:[4]

  • Cochlearius cochlearius cochlearius (Linnaeus, 1766) nomiga subspecio, nordo kaj centro de Sudameriko el Kolombio al Argentino
  • Cochlearius cochlearius panamensis Griscom, 1926 Kostariko kaj Panamo
  • Cochlearius cochlearius phillipsi Dickerman 1973 Jukatano, Belizo
  • Cochlearius cochlearius ridgwayi Dickerman 1973 Chiapas, marbordo de Gvatemalo kaj Salvadoro, okcidenta Honduro
  • Cochlearius cochlearius zeledoni (Ridgway, 1885) okcidenta marbordo de Meksiko

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas nokta birdo kiu ripozas dumtage en komunaj dormejoj de ĝis 100 individuoj samspecianoj.

Tiu birdo manĝas fiŝojn, krustulojn, musojn, akvoserpentojn, ovojn, amfibiojn kaj insektojn. Oni konsideris, ke la partikulara bekoformo estas adapto al specifa manĝometodo, sed ŝajne tiu specio manĝas simile al aliaj ardeoj. Ili ĉasas senmove gvaytinte dumlonge (ĝis 25 minutoj), kaj ilia ankaŭ lante piediras en neprofunda akvo. Ili kaptas predon per trapiko per beko, foje uzante tiun kiel kulero kaj foje traserĉinte fundon. Tiu specio estas konsiderata kiel de loĝantaj birdoj.

Kiam individuoj alvenas al nestokolonio, la paro jam estas formita kaj ili ne bezonas ceremoniojn similajn al tiuj de aliaj ardeoj. Ĉiukaze ili ofte etendas la nigran kreston (ĉefe kaze de danĝero aŭ ĝenado) kiu ege kontrastas kun la blankaj supraj partoj. Krome ili kapobalancas, koletendas, etendas flugilojn, bekofrapadas, kantas. La reprodukta sezono dependas laŭ regionoj el pluvokvanto kaj manĝodisponeblo. La ino demetas 2 ĝis 4 blublankajn ovojn en nesto konstruita el stangetoj, ne tro granda, escepte se temas pri reuzado. Ĝi situantas je 2 al 10 m supergrunde, izole aŭ kolonie. Kovado estas farata de ambaŭ gepatroj dum 25 al 35 tagoj. La idoj havas lanugon grizan supre, blankan sube, krom nigran kronon sen levela kresto. Post eloviĝo ili estas nutrataj nur dumnokte.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International (2008). Cochlearius cochlearius. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 3a Februaro 2009. .
  2. BirdLife International (2004). Cochlearius cochlearius. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12-a de majo 2006. Datumbazero inkluzivas informon kial ĉi specio estas malplej zorgiga.
  3. Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, B.L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2010. The Clements checklist of birds of the world: Versio 6.5. Cornell University Press. Elŝutebla el Laboratorio Cornell de Ornitologio
  4. 4,0 4,1 Peterson, A. P. 2010. Birds of the World -- . Konsultita en januaro de 2011.
  5. Retejo oiseaux
  • Retejo oiseaux En franca
  • Peterson R.T. kaj E.L. Chalif. 1989. "Aves de México: Guía de campo", eld. Diana, México D.F., 474 pp.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj