Ŝipo
Ŝipo estas veturilo, kiu servas por veturi sur aŭ en akvo.
Oni distingas inter ŝipo, barko kaj boato precipe laŭ la grandeco: Ŝipo estas la plej granda speco, kaj boato la plej malgranda. Barko ordinare uzas velojn (kun aŭ sen motoro), kaj boato estas sufiĉe malgranda por povi esti remata.
La ŝipestro (iafoje nomata "kapitano") estas nekontestebla mastro de ĉio, kiu okazas surŝipe.
La ŝtatoj de la mondo dividas siajn ŝipojn en militan ŝiparon kaj komercan ŝiparon aŭ respektive militfloton kaj komercfloton, ambaŭ kune estus floto:
Milita ŝiparo estas la centro de la mararmeo. Specoj de militaj ŝipoj estas:
- aviadila ŝipo
- kirasa ŝipo
- batala ŝipo
- destrojero
- fregato
- submarŝipo
- krozoŝipo
- trejnŝipo
Komerca ŝiparo enhavas interalie la jenajn:
- cisternoŝipo
- kargoŝipo
- fiŝkapta ŝipo
- balenŝipo
Aliaj ŝipoj ekzistas por diversaj funkcioj: pasaĝeraj ŝipoj, glacirompaj ŝipoj aŭ glacirompiloj, Ŝvebŝipo ktp.
Enhavo |
Aliaj projektoj [redakti]
Proverbo [redakti]
Ekzistas pluraj proverboj pri ŝipo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
-

« Eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj. » -

« Granda ŝipo bezonas profundon. » -

« Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas. »