Ŝiptombejo de Landévennec

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 48° 17′ 16″ N 4° 16′ 38″ U / 48.28778 °N, 4.27722 °U / 48.28778; -4.27722 (mapo)

Landévennec, aŭgusto 2006. Videblaj estas, fone, du eksaj eskortaj avisoj (EE La Galissonnière maldekstre kaj EV Henry dekstre), kiuj antaŭe utilis kiel ondorompiloj piede de la kastelo de Brest ; malfone, maldekstre estas Kometa, malnova hidroptero de la kompanio "vedettes armoricaines" (eo: armorikaj pramŝipoj) kiu certigis la someran trafikon al insulo Ouessant.

La ŝiptombejo de Landévennec estas meandro de rivero, situanta proksime de Landévennec, kie restadas ŝipoj, aparte tiuj de la franca nacia ŝiparo, atendantaj dispecigon.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rivero Aulne, antaŭ ol enflui en la rodon de Brest, iras laŭ majesta meandro, ĉirkaŭiranta la insulon Térénez kaj poste la pinton de Pen Forn, kie troviĝas la abatejo Sankta-Gvenoleo. La fundoj estas pli profundaj ol 10 metroj kia ajn estas la tajdo. La ĉirkaŭaj altaĵoj ŝirmas la lokon kontraŭ preskaŭ ĉiuj ventoj : la loko estas ideala por la ŝiparo… Nur la alta fundo de Capelan, situanta sude de Logonna-Daoulas, kiu altiĝas je malpli ol 5 metroj, ĉar ĝi estas deviga pasejo, malebligas al iuj tre dikaj ŝipoj atingi tiun lokon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kreado[redakti | redakti fonton]

En ĉirkaŭ 1840 estis kreita ŝipara stacio, vizitata de Napoleono la 3-a kaj de la imperiestrino Eŭgenia de Montijo dum ties vojaĝo en aŭgusto en Bretonio. Tiu stacio akceptas rezervajn ŝipojn, kies ŝipanaro (preskaŭ 200 ŝipanoj) aktivigas la vivon de Landévennec.

Germana okupacio[redakti | redakti fonton]

Dum la dua mondmilito, la germana armeo uzis tiujn lokojn kaj aranĝis iujn ŝipojn. Unu el ili, la ŝipo Armoriko, lernejo-ŝipo por ŝipknaboj, estis dronsabotita en aŭgusto 1944.

Tombejo[redakti | redakti fonton]

Ŝiptombejo

De rezervejo por bonstataj ŝipoj, la loko fariĝis tombejo de la senarmigitaj ŝipoj de la nacia ŝiparo. Kiel iliaj kolegoj, kiuj utilis kiel ondorompiloj antaŭ la kastelo de Brest aŭ ankoraŭ utilas antaŭ la ŝipara lernejo de Lanvéoc-Poulmic, ili atendas tie la detruan laborejon aŭ la « dronigon » en alta maro, okaze de pafekzercoj de la nacia ŝiparo.

Aktualaĵoj[redakti | redakti fonton]

La aviadilŝipo Clemenceau ne havis la honoron aliri Landévennec, malgraŭ la deziroj de sia mastro. La pasejo de la alta fundo de Capelan ŝajne malkuraĝigis la pilotojn. Post preskaŭ malpleneco, la tombejo akceptis en aŭgusto 2006 du el la tri malnovaj ondorompiloj, kiuj ŝirmis la estontan « havenon de la kastelo de Brest », kaj kiuj estis movitaj por ebligi la komencon de la aranĝlaboroj. La krozŝipo Colbert tie estas lokita kun la eskortŝipoj ASM Duperré baborde kaj La Galissonnière triborde, same kiel Kometa, hidroptero de sovetia konstruo de la kompanio "Vedettes Armoricaines", kiu zorgis pri la transporto al Ouessant en la turisma sezono. La krozŝipo Jeanne d'Arc kuniĝis al la grupo antaŭnelonge, kio kreskigas je 10 la nombron de ŝipoj en la tombejo. La ŝipo Jeanne ne troviĝas ĉe Landévennec, ĝi ĉiam estas ligita laŭlonge de la digo de la roadstead ŝirmejo, ĉe la flanko de la milita haveno. Ĝi estas videbla de la vojo sur la kornico, kiu laŭiras la militan havenon.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]