Ŝjako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝiaka lingvo
Chiac
Parolata en Kanado
Regiono Akadianaj komunaĵoj ĉie en la Maraj provincoj, sed ĉefe ĉirkaŭ Monktono (Nov-Brunsviko)
Parolantoj Nekonata
Lingvistika klasifiko
Mikslingvo bazita sur Akadia franca lingvo, Marborda Kanada Angla lingvo kaj Malnov-franca
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1
  ISO 639-2
  ISO 639-3
v  d  r
Information icon.svg

Ŝjako estas dialekto, varianto de la Akadia franca lingvo miksita kun la Angla, parolata kiel ĉefa lingvo de la Akadia komunumo en sudorienta Nov-Brunsviko, precipe inter junuloj, ekz. en la urboj Monktono, Memramkuko ("Memramcook") kaj Ŝediako ("Shediac").

Ĝi estas relative nova evoluaĵo de la Franca lingvo, spronita de la influo de la ĉefaj anglalingvaj amaskomunikilojoj (radio, televido), pliiĝinta urbiĝado de Monktono kaj kontakto kun la plimulta anglalingva komunumo en tiu regiono, precipe ekde la 1960-aj jaroj.

La vorto mem estas ĝenerale rigardata kiel derivaĵo de la nomo "Shediac," urbo en la areo. Iuj ankaŭ sugestis, ke ĝi estas derivaĵo de la Franca slanga vorto chier, kiu signifas "feki", tamen tiu etimologio estas rigardata kiel falsa.[mankas fonto]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ŝjako estas miksaĵo de la komunuze parolata akadia franca lingvo (kiu inkluzivas vortojn de la Malnov-franca) kun la angla.

  • Sintakso. Ŝjako uzas unuavice francan sintakson kun franca-angla vortoprovizo kaj frazo-formoj (vidu pli sube). La strukturo de ŝjaka frazo emas utiligi iujn anglajn vortojn, kvankam ĝi plejparte konsistas el francaj.
  • Vortprovizo. La radikoj kaj bazo de ŝjako estas la akadia franca lingvo, tio estas, la parolata franca ofte spicita per maristaj terminoj (ekz. haler, embarquer), spegulantaj la historian gravecon de la maro al la loka ekonomio, aldone al malnovaj francaj vortoj (ekz. bailler, quérir, hucher, gosier), multaj el kiuj estas rigardataj kiel arĥaikaj de la Académie Française, atesto al tri jarcentoj de relativa izolado de akadiaj komunumoj disde franca influo.

La kolektitaj verkoj de Antonine Maillet, gajninto de la premio Goncourt, kaj ŝia teatraĵo La Sagouine aparte, ilustras bone ĉi tiun variaĵon de la franca.

Stato[redakti | redakti fonton]

Ŝjako estas ofte mallaŭdata de parolantoj, kaj de la franca, kaj de la angla, kiel fuŝkoncipita hibrido — ĉu "malbona" franca, ĉu "malbona" angla.

Tamen ĝi estas brakumita en ĵusaj jaroj de iuj akadiaj grupoj kiel vivanta kaj evoluanta lingvo, kaj kiel parto de ilia kolektiva kulturo. Multaj akadiaj artistoj verkas literaturon kaj muzikon en ŝjako.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

  • ''Je vas driver mon truck à soir puis ça va êt'e right la fun. (Mi veturigos mian kamionon ĉi-vespere kaj estos tre amuze) (j'prendrai ma camionette ce soir et j'vais bien m'amuser- pariza franca -)
  • J'vas parker mon char. (Mi parkos mian aŭton.) (Je vais garer ma voiture)
  • Je schwimmais dans l'océan puis j'tais right soaking wet. (Mi naĝis en la maro kaj estis malsekega.) (J'ai nagé dans l'océan et j'étais complètement trempé)
  • Worry pas. (Ne zorgu.) (Ne t'inquiète pas)
  • J'vas essayer de coaxer Alphonse pis Euclide pour qu'y viennent brosser avant la hockey game de soir. (Mi provos konvinki Alfonce kaj Euclide drinki kun mi antaŭ la glacihokea matĉo ĉi-vespere.) (Je vais essayer de persuader Alphonse et Euclide de venir boire avant le match de hockey de ce soir.)
  • Ma mére travaille au grocery store à pousser des shopping carts. (Mia patrino laboras en nutraĵvendejo, kie ŝi puŝas aĉetĉaretojn.) (Ma mère travaille à l'épicerie, elle y pousse des chariots.)
  • Viens watcher un movie chenou. Ça va ête right la fun. (Venu spekti filmon ĉe mi, estos amuzege.) (Passe chez nous voir un film. On va bien s'marrer.)
  • Chepas quosse tu parles about. (Mi ne scias, pri kio vi parolas.) (Je ne vois pas de quoi tu veux parler.)
  • "Moi chu acadien(ne), hein?" (Sciu, mi estas Akadian(in)o) (Je suis Acadien(ne)!)
  • Le ref y a donner 2 minutes pour bailler du six-poose

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]