Ŝlosilromano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝlosilromano (de la franca roman à clef) estas romano kiu prezentas realajn okazaĵojn malantaŭ fikcia apero. La "ŝlosilo", kiu ne estas en la teksto, estas la korespondo inter eventoj kaj personoj en la romano kaj realaj eventoj kaj personoj. Ili estas ofte satiraj.

Ŝlosilromanoj estas ĝenerale verkitaj por raporti internajn informojn sen krei akuzojn de kalumnio. Ili ankaŭ donas al verkisto la eblecon direkti rakonton laŭ sia volo.

Listo de ŝlosilromanoj[redakti | redakti fonton]

Anglalingvaj[redakti | redakti fonton]

  • Crome Yellow (1921), Antic Hay (1923) and Those Barren Leaves (1925) de Aldous Huxley estas ĉiuj satiroj de tiutempaj eventoj.
  • Point Counter Point (1928) de Huxley enhavas facile kompreneblajn bildojn de la amikoj de Huxley D. H. Lawrence kaj John Middleton Murry.
  • Nightwood (1936), de Djuna Barnes.
  • Primary Colors (1996), pri la prezidanta kandidatiĝo kaj konkurado de William J. Clinton. Ĝi estis anonime eldonita, sed poste oni konfirmis ke ĝin verkis Joe Klein.

Esperantlingvaj[redakti | redakti fonton]