Ŝmiraĵo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Diversaj ŝmiraĵoj.

Ŝmiraĵo estas la koresponda termino en Esperanto kun la internacia francdevena vorto paté aŭ pli bone pâté, kio aludas al pastaĵo ŝmirebla prilaborita plej ofte el viando kaj hepato (kvankam estas versioj vegetaranaj ekzemple el olivoj) kiu serviĝas sur toastoj kiel antaŭmanĝo.

Kutime oni prilaboras kiel miksaĵo de viandaĵoj aŭ hepataĵoj ĉu fajne ĉu malfajne hakita, al kio oni aldonas kutime grason, legomojn, herbojn, spicojn, vinon kaj aliajn ingrediencojn.

Lokaj variantoj[redakti]

En la gastronomioj franca kaj belga, la ŝmiraĵo povas esti kuirata kun krusto kiel kukopano, en kies kazo oni nomas ĝin pâté en croûte.

La plej fama ŝmiraĵo estas probable la fuagraso (en franca foie gras), kiun oni prilaboras el la hepatoj de dikigitaj anseroj. La manĝofakuloj kutime preferas la foie gras entier (entera fuagraso), kiu estas simple fuagraso boligita kaj tranĉita, kaj teknike ne estas fakte ŝmiraĵo.

En Nederlando, Germanio kaj Aŭstrio, la ŝmiraĵon de hepato kutime oni prilaboras kiel kolbaso boligita, nomita leverworst (nederlande) aŭ Leberwurst (germane). Varianto estas la Braunschweiger (nomata laŭ la urbo Braunschweig). Kelkaj el tiuj produktoj havas fine teksturon de viandaĵo malfacile ŝmirebla, kaj ofte oni manĝas ilin en pecoj aŭ rondaĵoj por la interno de sandviĉoj. Tiuj variantoj iĝis gravaj produktoj en Orienta Eŭropo kiujn bone oni eksportas.

En Skandinavio, la leverpostej estas varianto de la franca pâté en terrine prilaborata el porkohepato. Temas pri unu de la malvarmaj pladoj plej popularaj de la regiono, kiun oni konsumas sur pano.

En Rusio kaj Ukrainio la pladon oni preparas kutime el hepato kaj estas konata kiel печеночный паштет ["pjeĉjenoĉnij paŝtet"], kvankam oni uzas ankaŭ aliajn viandaĵojn.