Ŝnurtira lukto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝnuregtirado

Ŝnurtira luktoŝnurtiroŜnuregtirado estas malnova grupa sporto, kiu servas mezuri la (tir)fortojn de du grupoj. La du grupoj tiregas la finon de ŝnurego kontraŭflanke. Venkanto estas tiu, kiu fortiras la kontraŭan grupon trans la mezlinion. Kelkfoje – ĉe popolaj ludoj – la mezlinion formas rojo.

En 1995 okazis tragedio dum rekord-provo por Guinness-libro de rekordoj en skolta tendumejo en Westernohe (Westerwald), kiam ŝiriĝis la ŝnurego. 102 partoprenantoj vundiĝis, 2 infanoj mortis. La akcidenton kaŭzis la uzata fleksa plastika ŝnurego.

Mondĉampionaj reguloj

Ĉe konkursoj staras 8 atletoj unu al la alia. Ĉe virinoj ekzistas 3 pezoklasoj (ĝis 480 kg, ĝis 520 kg, ĝis 560 kg), ĉe viroj eĉ 7 (ĝis 560 kg, ĝis 600 kg, ĝis 640 kg, ĝis 680 kg, ĝis 720 kg, ĝis 800 kg kaj super 800 kg).

En la antaŭraŭndoj okazas du tiroj. Se iu grupo venkas ambaŭ, ĝi ricevas 3 poentojn. Ĉe nedecido, ambaŭ grupo ricevas 1 poenton. En la finalo (ekde duonfinalo) okazas du tiroj kaj poste – se necesas – decida tiro.

La ŝuoj de la atletoj ne povas esti ekipitaj per metalaj pintoj, la kalkanumo devas estis rondforma kaj ne povas havi angulojn. Estas malpermesita la uzo de gantoj. Ili do rajtas uzi rezinon sur la mano por pli forte kapti la ŝnuregon.

Historio

La ŝnuregtirado havis ritan devenojn en Azio kiel simbolo pri batalo inter Bono kaj Malbono.

La ŝnurtirado jam aperas kiel sporto sur mupentraĵoj (Sakkara (Egipto). En la antikva Grekio (ekde ĉ. 500 a..K.), la ŝnuregtirado estis trejnado por la aliaj sportoj. En la 12-a jarcento okazis ŝnurtirada konkurso en la kortego de ĉina imperiestro, en la postaj jarcentoj en Mongolio kaj Turkio.

En la 15-16. jc. aperis la ŝnuregtirado en Francio kaj Britio. Fine de la 19-a jc formiĝis jam la unuaj asocioj, poste la tirado iĝis disĉiplo de malpeza atletiko.

Ĝi estis olimpia sporto inter 1900 ĝis 1920. Oni fondis en 1964 la mondan asocion TWIF (angle por Tug of War International Federation). La unuaj eŭropaj ĉampionecoj okazis en 1965, la unuaj mondaj ĉampionecoj en 1975. Dumtempe ekzistas retroolimpiko, kie okazas ŝnuregtirado.

Eksteraj ligiloj