Ŝogio
Ŝogio (japane: 将棋) ankaŭ nomata japana ŝako, estas tabulludo por du ludantoj. Ĝi estas ludata sur tabulo kun 9×9 fakoj. Ĝi devenas de xiangqi (象棋) [ŝjan-ĈI] aŭ ĉina ŝako, tiu ĉi mem fontas el la hinda. Ĝi oferas eĉ pli da eblecoj ol xiangqi kaj la okcidenta ŝako).
Enhavo |
Pecoj [redakti]
La du ludantoj havas po 20 pecojn:
- 9 peonoj
- 1 kuriero
- 1 turo
- 2 lancoj
- 2 ĉevaloj
- 2 arĝentoj
- 2 oroj
- 1 reĝo
Ĉiu peco havas la saman koloron. Ĉiu peco havas punkton, kiu montras ĝian direkton por indiki al kiu la peco apartenas. Kiam oni kaptas pecon, poste anstataŭ ludi, oni povas meti ĝin sur malplenan kvadraton dum sia vico (kun kelkaj nepermesaĵoj). Oni gajnas kiam oni kaptas la reĝon de sia kontraŭludanto.
Tabelo de pecoj kun japanaj nomoj [redakti]
| Esperante | Unikoda simbolo | Japana nomo | ||
|---|---|---|---|---|
| Ĉinsigne | Latinlitere | Rondkanae | ||
| Reĝo (blanka) | 738b [5c06] | 王[将] | Oo aŭ Ooŝoo | おう[しょう] |
| Reĝo (nigra) | 7389 [5c06] | 玉[将] | Gjoku aŭ Gjokuŝoo | ぎょく[しょう] |
| Turo | 98db [8eca] | 飛[車] | Hi aŭ Hiŝa | ひ[しゃ] |
| Drako | 7adc | 竜[王] | Rjuu aŭ Rjuuoo | りゅう[おう] |
| Kuriero | 89d2 [884c] | 角[行] | Kaku aŭ Kakugjoo | かく[ぎょう] |
| Pegazo | 99ac | 馬(竜馬) | Uma aŭ Rjuuma | うま(りゅうま) |
| Oro | 91d1 [5c06] | 金[将] | Kin aŭ Kinŝoo | きん[しょう] |
| Arĝento | 9280 [5c06] | 銀[将] | Gin aŭ Ginŝoo | ぎん[しょう] |
| Promociita Arĝento | 6210 9280 | 成銀 | Narigin | なりぎん |
| Ĉevalo | 6842 [99ac] | 桂[馬] | Kei aŭ Keima | けい[ま] |
| Promociita Ĉevalo | 6210 6842 | 成桂 | Narikei | なりけい |
| Lanco | 9999 [8eca] | 香[車] | Kjoo aŭ Kjooŝa | きょう[しゃ] |
| Promociita Lanco | 6210 9999 | 成香 | Narikjoo | なりきょう |
| Peono | 6b69 [5175] | 歩[兵] | Fu aŭ Fuhjoo | ふ[ひょう] |
| To aŭ Tokin | 3068 [91d1] | と[金] | To aŭ Tokin | と[きん] |
La plej bonaj ŝogiludantoj estas el Japanio, kaj la 2-aj plej aktivaj kluboj estas en Svedio.
Libroj pri Ŝogio en Esperanto [redakti]
Ueda Tomohiko verkis du librojn pri ŝogio:
- Invito al Japana Ŝako (1996) - por komencantoj
- Japana Ŝako (2001) - por komencintoj
Vidu ankaŭ: Esperantista Klubo de Japana Ŝako, ŝako, ĉina ŝako
