Ŝolotlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝolotlo en la kodekso Telleriano-Remensis.

Ŝolotlo (en komunuza hispana skribo Xólotl, la Hundodio) estas la Dio de fajro, fulmado kaj malbonŝanco en la azteka mitologio. Ĝi akompanas la mortintojn en Miktlano, en la azteka transmondo. Ĝi estas ĝemelfrato de Quetzalcoatl, simboliĝo de Venuso kaj reganto de la Okcidento (ĉieldirekto). Ĝi gardas la Sunon, kiam nokte trairas la Ŝeolon. Oni figurigis ĝis kiel skeleto, hundokapa homo aŭ monstro kun invers-duirekta piedo.

La hispana nomo de meksika nuda hundo, Xoloitzcuintle venas de ĝi.