Ŝonaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
10 800 000protestantismokatolikismo
Ŝonaoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Ŝona lingvo
Religio
vdr
Ŝonaa sorĉisto kuracisto

La ŝonaoj (Shona) estas la nomo por etna grupo, kelkaj triboj en la suda Afriko, en la teritorio de la hodiaŭa ŝtato Zimbabvo, precipe en la nordo kaj oriento de la lando. Ili konsistas el la ses ĉefaj etnoj, la korekoreoj (Kore Kore), zezuruoj (Zezuru), karangoj (Karanga), manjikoj (Manyika), ndaŭoj (Ndau) kaj la rozvoj (Rozvi) kaj multaj aliaj plej malgrandaj triboj. La nocio en la 19-a jarcento origine estis pejorativa nomigo por ĉiuj, kiuj ne apartenis al la tribo ndebeloj.

La ŝonaa lingvo apartenas al la bantuaj lingvoj.

La ŝonaoj en Zimbabvo estas la plejmulto de la loĝantaro. En Zimbabvo kaj Mozambiko kune vivas proksimume naŭ milionoj da ŝonaoj.

Krome ekde la 20-a jarcento la nocio ŝonaa evoluis al sinonimo por la ŝonaa arto, kiu precipe kun sia skulptarto apartenas al grava parto de la nuntempa afrika arto.

La Mbendo-Ĵeruzarema danco (Mbende-Jerusarema) de la popolo zezuruoj (Zezuru), poliritma muziko kun akrobata danco, en la jaro 2005 estis akceptita en la Unesko-liston de la majstroverkoj de la buŝa kaj nemateria heredaĵo de la homaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]