Ŝonkar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝonkár (baŝkire: Шоңҡар, Şoŋqar, esperante: Girfalko) estas junulara ĵurnalo eldonita en la urbo Ufa (Baŝkirio). La lingvo de tiu ĵurnalo estas la baŝkira. Ĉefredaktoro estas Azamat Juldaŝbajev.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ĵurnalo unue aperis en la 1990-aj jaroj kiel „junula ĵurnalo“ ene de ĵurnalo Agidel. La unua numero de la ĵurnalo aperis en 1993 (eldonejo Kitap) kaj en la jaro 1994 Ŝonkar fariĝis tute memstara eldono.

Nuntempe sufiĉe famaj baŝkiraj verkistoj kaj sociistoj (kiel Ravil Bikbajev, Raŝit Ŝakur, Zigat Sultanov ktp.) publikas siajn poemojn kaj artikolojn en Ŝonkar.