Ŝoseaj pontoj ĉe Spálov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝoseaj pontoj ĉe Spálov

La ponto super la rivero

La ponto super la rivero
vojponto
Situo
Lando  Ĉeĥio
Loko distrikto Semily
Koordinatoj 50° 38′ 4″ N, 15° 18′ 2″ O (mapo)50.63446215.300504Koordinatoj: 50° 38′ 4″ N, 15° 18′ 2″ O (mapo)
Transiras riveron Kamenice, fervojon
Ecoj
Tipo arka/traba
Materialo ŝtalbetono
Konstruado
Datoj de konstruo 1935–1938
Inaŭguro 1938
Mapo
Ŝoseaj pontoj ĉe Spálov (Ĉeĥio)
Ŝoseaj pontoj ĉe Spálov (Ĉeĥio)
DEC
Map
Ŝoseaj pontoj ĉe Spálov
vdr

La ŝoseaj pontoj ĉe Spálov (ĉeĥe Silniční mosty u Spálova) estas du pontoj de la duaranga ŝoseo 288 inter Železný Brod kaj Vysoké nad Jizerou (Ĉeĥio). Ili transiras la riveron Kamenice, kelkdek metrojn antaŭ ties enfluo, kaj la fervojan linion inter Železný Brod kaj Tanvald. Iliaj voj-retaj numeroj estas respektive 288-006 kaj 288-007.

La pontoj estas ŝtalbetonaj kaj estis konstruitaj inter 1935 kaj 1938. De oktobro 2014 ili estas registrita kultura monumento; ilia numero de ÚSKP (Ústřední seznam kulturních památek = centra listo de kulturaj monumentoj) estas 105373[1].

La nomo de la pontoj devenas de la vilaĝo Spálov, kiu situas 500 metrojn oriente, kaj de la fervoja stacio samnoma, kiu estas tuj sude de la ponto.

Pro siaj malsamaj longecoj – la rivero estas pli larĝa ol la unutraka fervojo – la du pontoj estis realigitaj en malsamaj teknikoj: La parto super la rivero Kamenice estas arka, la parto super la fervojo traba. Kvankam la transiro estas ne orta, sed je sufiĉe akuta angulo, unu arko transpontas la tutan riveron; interaj pilieroj ne ekzistas.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo ŝoseaj pontoj ĉe Spálov en Vikimedia Komunejo