Ŝoseo 66

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usona Ŝoseo 66
Longo 3800 kilometroj (2400 mejloj)
Ĝenerala direkto oriente-okcidente
De Ĉikago, Ilinojso
Al Santa Monica, Kalifornio
Maĵoraj urboj Ĉikago, Ilinojso
Bloomington, Ilinojso
Springfield, Ilinojso
Sankta-Luizo, Misurio
Springfield, Misurio
Joplin, Misurio
Tulsa, Oklahomo
Oklahoma City, Oklahomo
Amarillo, Teksaso
Albuquerque, Nov-Meksiko
Flagstaff, Arizono
Barstow, Kalifornio
San Bernardino, Kalifornio
Los-Anĝeleso, Kalifornio
Santa Monica, Kalifornio
Establita en 1926
Sistemo Usona Ŝosea Sistemo
Mapo de Ŝoseo 66 (en ruĝa).

Ŝoseo 66 (angle : Route 66 aŭ oficiale U.S. Route 66) estis la plej fama ŝoseo en Usono kaj eble en la mondo. Ĝi estis establita la 11-an de novembro, 1926, kaj estis unu el originalaj, oficialaj "Usonaj Ŝoseoj". La orienta fino estis en Ĉikago, Ilinojso, kaj la okcidenta fino estis en Santa Monica, Kalifornio. La ŝoseo kondukis tra Ilinojso, Misurio, Kansaso, Oklahomo, Teksaso, Nov-Meksiko, Arizono, kaj Kalifornio kun suma longeco ĉirkaŭ 3800 kilometroj (2400 mejloj). Ĝi estis malestablita en la jaro 1985, kiam kvin interŝtataj ŝoseoj anstataŭis ĝin: I-55 (Ĉikago al Sankta-Luizo), I-44 (Sankta-Luizo al Oklahoma City), I-40 (Oklahoma City al Barstow, Kalifornio), I-15 (Barstow al San Bernardino), kaj I-10 (San Bernardino al Santa Monica).

Tiu ŝoseo havas faman rolon en literaturo kaj kino. Intrigo de la romano kaj filmo La Vinberoj de Kolero okazas grandparte laŭ tiu vojo.

Ĵuse, en la filmo de John Lasseter, Cars. (angle : Aŭtoj) la ŝoseo havas ankaŭ gravan rolon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]