Ŝot el Ĝerid

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝot el Ĝerid (arabe شط الجريد) estas larĝa depresio, sedimenta baseno kun sala lago en suda Tunizio. Oni ofte nomas nur la lagon Ŝot el Ĝerid.

Ĝi havas la areon de pli ol 7,000 km², okcidentan-orientan etendiĝon en 200 km. Pro la ekstrema klimato kun la jara precipitaĵo de 100 mm kaj temperaturo atingante 50 °C, la akvo rapide vaporiĝas el la lago. Somere, Ŝot el Ĝerid tute sekiĝas kaj okazas multaj fatamorganoj.

Sude de ĝi komenciĝas la dezerto Granda Erga Orientalo. Sude de la lago troviĝas la urboj Kebili kaj Douz.

La sekiĝinta lago estas piedirebla aŭ per aŭtomobilo, sed tiu lasta esta danĝera, ĉar la sala krusto ne estas ĉiam rigida.

Ŝot el Ĝerid estis uzata inter aliaj en la fama filma serio Star Wars.