Ŝramlo
El Vikipedio
Ŝramlo (aŭ ŝramlomuziko) estas muzika ĝenro tipa por la 19-a-jarcenta Vieno. La t.n. ŝramlomuziko aŭ pli simple ŝramlo estis nomata post la Waldviertel-aj (Vald-firtel - regiono en Sud-Aŭstrio) muzikistoj kaj komponistoj Johann kaj Josef Schrammel, ambaŭ violonistoj. En 1878 fondis ili kun Gitaristo Anton Strohmayer en Vieno etan muzikgrupon, kiu prezentis popularan repertuaron kun kantoj kaj paŝoj, dancoj kaj valsojn en bierumejoj kaj restoracioj.
