Ŝrumpfolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maŝino por enpaki aĵojn en ŝrumpfolio

Ŝrumpfolio estas travidebla plasta folio por enpaki materialojn. Dum varmigo la folio streĉe ŝrumpas ĉirkaŭ la enpakota materialo.

Ŝrumpfolio estas uzata por ekzemple enpaki skatolojn, ladskatolojn aŭ ŝarĝitajn paledojn. La ŝrumpfolio estas metata super aŭ ĉirkaŭ la enpakota materialo, ofte per aŭtomata aparataro. Poste ĝi estas varmigata en varmiga tunelo aŭ forno por ŝrumpi.

La plejofte uzata materialo por ŝrumpfolio estas poliolefino (polietilenopolipropileno). Ĝi estas havebla en diversaj dikecoj, fortecoj kaj ŝrumpecoj. Ankaŭ polivinilklorido estas kelkfoje uzata.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]