Ŝtata Biblioteko de Viktorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtata Biblioteko de Viktorio
biblioteko • biblioteka konstruaĵo
Komenco 1854 vd
Geografia situo 37° 48′ 35″ S, 144° 57′ 54″ O (mapo)-37.8098144.965Koordinatoj: 37° 48′ 35″ S, 144° 57′ 54″ O (mapo)
Lando(j) Aŭstralio vd
Situo City of Melbourne
Adreso 328 Swanston Street, Melbourne, Victoria 3000
Ŝtata Biblioteko de Viktorio (Viktorio)
Ŝtata Biblioteko de Viktorio (Viktorio)
DEC
Ŝtata Biblioteko de Viktorio
Ŝtata Biblioteko de Viktorio
Lokigo de Viktorio en Aŭstralio
Map
Ŝtata Biblioteko de Viktorio
Membro de Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
la Ŝtata Biblioteko de Viktorio en oktobro 2005

La Ŝtata Biblioteko de Viktorio estas la centra biblioteko de la ŝtato de Viktorio, Aŭstralio, lokita en Melbourne. Ĝia teritorio estas limigita per la stratoj Swanston, La Trobe, Russell kaj Eta Lonsdale, kaj situas en la norda centro de la centra komerca distrikto de la urbo. La biblioteko posedas pli ol 2 milionojn da libroj kaj 16 000 pliajn dokumentarojn, inkluzive de la taglibro de la urbaj fondintoj, John Batman kaj John Pascoe Fawkner, kaj la notojn de la brita maramea kapitano James Cook. Ĝi ankaŭ gastigas la originalan kirason de Ned Kelly, irlandandevena aŭstraliano, kiun iuj lokuloj konsideras simpla krimulo, sed aliaj heroigis lin al simbolo de rezisto de la alkontinente alvenintaj irlandanoj kontraŭ la aŭstraliaj britoj.

la legejo La Trobe de la biblioteko