Ŝtata Porinstruista Instituto de Cristuru Secuiesc

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝtata Porinstruista Instituto de Cristuru Secuiesc (hungare Székelykeresztúri Állami Tanítóképző), estis instituto porinstruista inter 1870 kaj 1955 fondita en urbeto Cristuru Secuiesc.

Historio[redakti | redakti fonton]

La iniciintoj de la fondado de la instituto estis la grandbienulo Domokos Gyárfás kaj la reĝa ĉefjuĝisto Gábor Daniel. En 1869 okaze de la vizito de József Eötvös, la ministro por edukado oni prezentis la deziron de la ĉirkauaĵaj komunumoj kaj oni oferis terenon al la konstruloko. Dum sia 85-jara funkciado en instituto diplomiĝis 2129 instruistoj (1695 hungaroj, 434 rumanoj). La instituto moviĝis en sian propran novan konstruejon ekde la 1-a de septembro 1911. En la unua studjaro oni organizis unujaran eksterordinaran kurson. Poste inter 1870 kaj 1984 estis trijara instruado, en studojaro sekva kvarjara. De 1892 oni faris ankaŭ kantorinstruadon. Post la unua mondmilito la instruado rekomencis de 1920 kun sesjara kurso nur por knaboj. De studjaro 1924-1925 oni instruis ankaŭ rumanajn lernantojn. En 1925 oni enkondukas la sepjaran kurson. Inter 1925-1940 la lingvo de instruado estas nur la rumana kaj la nombro de hungaraj lernantoj falis sub 20%. De 1938 la instruado estis okjara. Post la viena arbitracio inter 1940-1944 oni instruas denove en hungara lingvo en 4-5-jaraj kursoj. Inter 1944-1949 la instituto funkciis kiel porknaba kaj porknabina, poste ĝis sia ĉeso en 1955 kiel porknaba.

Direktoroj de la Instituto[redakti | redakti fonton]

Renomaj instruistoj[redakti | redakti fonton]


Renomaj lernintoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Kálmán Attila Szabó : A Székelykeresztúri Állami Tanítóképző története. Benedek Elek Alapítvány, Székelyudvarhely, 2000.
  • Kálmán Attila Szabó: Iskola az idők viharában - 140 éve nyílt meg a Székelykeresztúri Állami Tanítóképző, la tekston prizorgis kaj redaktis K. A. Sz., Székelyudvarhely, 2010.