Ŝtata kapitalismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La termino Ŝtata kapitalismo aludas plej ofte al ekonomia sistemo en kiu la ŝtato plenumas komercan ekonomian agadon, kun administrado kaj organizado de la produktadrimedoj de kapitalisma maniero, inklude la sistemon de pagita laborforto kaj centralizita administrado.[1] Tiu termino normale aplikiĝas al ŝtatoj kiuj memomigis socialismaj. Kutime, la uzado de la termino estas kritiko kontraŭ tia ŝtato, argumentante, ke vere ne ekzistis socialismo reale, sed kapitalismo fare de la ŝtato. Ekzemple, iu povas diri, ke la Sovetunio ne atingis la socialismon, sed la ŝtatan kapitalismon.[2]

La Ŝtata kapitalismo estas karakterizita per la hegemonio de ŝtataj entreprenoj en la ekonomio.

Estas diversaj teorioj kaj kritikoj de la ŝtata kapitalismo, kelkaj el kiuj ekzistis jam eĉ ekde antaŭ la Revolucio de Oktobro. La komunaj temoj ĉe ili estasidentigi, ke la laboristoj ne sufiĉe kontrolas la produktadrimedojn kaj ke la komercaj kaj produktaj rilatoj por enspezo plue okazas per produktado en la ŝtata kapitalismo. Lenino priskribis la economion de Rusio kiel ŝtata kapitalismo.

La literaturo inspirita de la marksismo kutime difinas la ŝtatan kapitalismon kiel socia sistemo kiu kombinas kapitalismon —nome salajra sistemo por produktado kaj alproprigo de la plusvaloro— kun la posed-rajto aŭ -kontrolo fare de la ŝtato. Per tiu difino, ŝtato kun ŝtata kapitalismo estas tiu en kiu la registaro kontrolas la ekonomion kaj agadas kiel granda korporacio, elprenante la plusvaloron por investi ĝin en estonta produktado.[3] Friedrich Engels, en Socialismo: kaj Utopia kaj Scienca, argumentis, ke la propraĵo fare de la ŝtato ne finas per si mem kun la kapitalismo, sed ke la ŝtata kapitalismo estus la lasta fazo de kapitalismo, konsiste en posedo kaj administrado de la produktado grandskale kaj komunikado en mano de la ŝtato. Li diris ankaŭ ke la iloj por finigi la kapitalismon troviĝas ene de la ŝtata kapitalismo.[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Williams, Raymond. (1983) “Capitalism”, Keywords: A vocabulary of culture and society, revised edition. Oxford University Press, p. 52. ISBN 0195204697.
  2. Peter Brinns, State Capitalism http://www.marxists.de/statecap/binns/statecap.htm 1986, alirita la 2007-05-31
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-10-12. Alirita 2014-07-12.
  4. Frederick Engels http://www.marxists.org/archive/marx/works/1880/soc-utop/ch03.htm Socialism: Utopian and Scientific (Ĉapitro 3) Marxists.org alirita la 2014-01-08.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]