Prezidanto de Latvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŝtata prezidanto de Latvio)
Prezidanto de Latvio
Latvijas Valsts prezidents
flago
Edgars Rinkēvičs
Edgars Rinkēvičs
pozicio • prezidanto
prezidento de la respubliko
Komenco 1922 vd
Lando(j) Latvio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Ŝtata Prezidanto de Latvio - latve Latvijas Valsts prezidents - estas la ŝtatestro kaj armeestro de la Respubliko Latvio. Ĝis nun ĉiu prezidanto escepte de Gustavs Zemgals kaj Kārlis Ulmanis reelektiĝis por dua oficperiodo: La oficperiodo ĝis la jaro 1997 estis tri jaroj, ekde tiam kvar jaroj. En la kazo de neekzisto de prezidanto (ekzemple kaze de subita morto), la parolisto de la latvia parlamento Saeima plenumas la prezidantajn taskojn ĝis organiziĝo de nova prezidanta baloto. Ekzemple, post la restarigo de la ŝtata sendependeco de Latvio, krom la nova ŝtata prezidanto povis esti elektita la parlamenta parolisto; Anatolijs Gorbunovs plenumis la prezidantajn taskojn inter la jaroj 1991 ĝis 1993.

# nomo ekoficis maloficiĝis partio
1 Jānis Čakste 1922 1927 Demokratia Centra Partio
2 Gustavs Zemgals 1927 1930 Demokratia Centra Partio
3 Alberts Kviesis 1930 1936 Unio de Latviaj Farmistoj
4 Kārlis Ulmanis (prezidantiĝis post puĉo) 1936 1940 Unio de Latviaj Farmistoj
Latva Soveta Socialisma Respubliko (1940 - 1991)
5 Guntis Ulmanis 1993 1999 Unio de Latviaj Farmistoj
6 Vaira Vīķe-Freiberga 1999 2007 senpartia
7 Valdis Zatlers 2007 2011 senpartia
8 Andris Bērziņš 2011 2015 Unio de Verduloj kaj Farmistoj
9 Raimonds Vējonis 2015 2019 Latvia Verda Partio
10 Egils Levits 2019 2023 senpartia
11 Edgars Rinkēvičs 2023 Unueco