Ŝtata vojreto (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kilometro Nulo de la radiaj ŝoseoj, en la Pordo de la Suno, Madrido.

La naciaj ŝoseoj de Hispanio estas de posedo, titoleco kaj respondeco ŝtata, kaj estas administrataj de la Ministerio de Fomento kaj formas tiele la nomatan Red de Carreteras del Estado (ŝtata vojreto).

La nomo de tiuj troviĝas normigita laŭ la jena regularo (nome Ĝenerala Plano de Ŝoseoj de 1939-41 aŭ Plano Peña ĉar ĝi estis dezajnita sub la regado de la inĝeniero kaj ministro Alfonso Peña Boeuf):

  • La unua cifero korespondas al la sektoro inter radiaj ŝoseoj kie ili ekas. En la direkto de la horloĝaj montriloj, tiu cifero estas tiu de la radia ŝoseo. Ekzemple, tiuj kiu havas 2, ekas inter la N-II kaj la N-III, korespondaj al la aktualaj A-2 kaj la A-3.
  • La dua cifero indikas la distanco el Madrido kie troviĝas la ekejo de la ŝoseo, laŭ kilometroj kaj dividita inter 100: de 0 al 99 km = 0, de 100 al 199 km = 1, ktp.
  • La tria cifero indikas la nombron de ordo, konsiderante ke se ĝi estas para, estas nacia transversa, tio estas, ne havas direkton al Madrido, kaj se estas nepara, ĝi estas radia (direkto al Madrido).