Puĉo en Turkio (2016)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŝtatpuĉo en Turkio (2016))

La intenco je puĉo en Turkio en 2016 temas pri armita mobilizo okazinta la 15-an de julio 2016 fare de pluraj anoj de la Armitaj Fortoj de Turkio kun la celo enfaligi la registaron de la prezidento Recep Tayyip Erdoğan. La mobilizo realiĝis precipe en la landa ĉefurbo Ankaro kaj en Istanbulo, la plej granda urbo de la lando.

Ekde 1960, Turkio suferis diversajn ŝtatpuĉojn, el kiuj la lasta estis tiu entreprenita en 1997 kontraŭ la registaro de Necmettin Erbakan, apartenanta al la islamisma konservativulo Refah Partisi, al kiu apartenis la tiam urbestro de Istanbulo, Recep Tayyip Erdoğan. Post serio de laikaj regperiodoj, Erdoğan iĝis ĉefministro en 2003 pere de la Partio de la Justeco kaj Disvolviĝo. En 2014, li iĝis la unua prezidento rekte elektita.

La rilatoj inter la registaro de la Partio de Justico kaj Disvolviĝo estis kompleksa ekde kiam la partio ekregis. La armitaj fortoj sin konsideris historie kiel protektantoj de la laika heredaĵo de Mustafa Kemal Atatürk, fondinto de la Respubliko Turkio, kiu kontraŭas la islamismajn kaj konservativajn ideojn kiujn ĉi partio reprezentas, kun granda enradikiĝo en la interno de la lando.

En multaj okazoj, la reĝimo de Erdoğan kaj sia partio menciis la ekziston de konspiroj kreitaj de la opozicio kaj parto de la armitaj fortoj por entrepreni ŝtatpuĉon. En 2003 per la supozata Operaco Martelo II (Balyoz Harekâtı en turka lingvo), en kiu la opoziciaj fortoj eksplodigus du bombojn en du moskeoj de Istambulo por justigi ŝtatpuĉon meze de la kaoso rezultinta; kvankam 236 personoj estis procesigitaj pro la supozata komploto, en 2015 ili ĉiuj estis liberigitaj pro manko de pruvoj.

Okazaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefa sidejo de la ŝtata televido TRT en Ankaro okupita de puĉistoj.

Ĉirkaŭ la 23:00 horoj, vendredon la 15-an de julio, publikiĝis la unuaj raportoj de la movoj de la trupoj de la Armeo. Laŭ la raportoj, tankoj kaj militaviadiloj disfaldiĝis en Ankaro, dume en Istanbulo, la plej grava urbo, fermiĝis la Bosporo-ponto kaj la ponto Fatih Sultan Mehmet. Diversaj konstruaĵoj el politika graveco, kiaj la Parlamento kaj la sidejo de la reganta partio, estis sieĝitaj. En pluraj lokoj okazis pafadoj kaj sur tere kaj el helikopteroj. La Internacia Flughaveno Istanbulo-Atatürk estis rapide prenita, dum ĉiuj flugoj estis nuligitaj. Ankaŭ estis diskonigita la novaĵo, ke la Ĉefstabano Hulusi Akar, estis malliberigita kiel ostaĝo fare de la ŝtatpuĉistoj. La sociaj retoj kiaj Twitter, Facebook aŭ YouTube estis blokitaj en la tuta lando.

La unua ministro Binali Yıldırım deklaris ke ekzistas intencoj fare de kelkaj militistoj enfaligi la laŭleĝan registaron, sed ke ĝi daŭre regas. Poste, la ŝtata televido Türkiye Radyo Televizyon Kurumu (TRT) estis prenita de militistoj kaj komuniko estis elsendita de la televidĉeno asertante ke la puĉistoj regis la landon. Ĝi ankaŭ anoncis al la loĝantaro la establiĝon de elirblokado kaj la formadon de "konsilio de paco" post kiu la televido ĉesis elsendi.

La atako al la Parlamento lasis dek du mortintajn parlamentanojn. Krome, en Istanbulo ĉirkaŭ 150 vunditoj estis flegataj en la malsanulejoj de la urbo. La ĉefstabestro de la turka armeo Umit Dundar diris, ke la milita puĉo okazinta vespere de la 15a de julio en Turkio kaŭzis morton de 194 homoj, el kiuj 41 estas policanoj, 49 civiluloj kaj 104 partoprenintoj en la puĉo.[1]

Viktimoj[redakti | redakti fonton]

Tagmeze, je la 16a de julio (ĉirkaŭ 12 horojn post la ekiĝo de la konfroj), la turkaj aŭtoritatoj kalkulis ke 265 homoj mortis pro la puĉo. La ĉefministro Yıldırım menciis ke 161 estis martiroj (inkluzive de civiluloj, policanoj kaj lojalaj militistoj) kaj 104 ribeliĝintoj. La vunditoj estis pli ol 1440.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Xiong, Linping. 194 homoj pereis en la turkia puĉo (esperante). ĈRI. Alirita 16-a de julio 2016.