Ŝtatuniversitato St. Cloud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La ŝtatuniversitato St. Cloud (angle St. Cloud State University) estas kvarjara universitato lokita en St. Cloud (Minesoto), ĉe la bordo de la rivero Misisipo. Ĝi estas parto de la sistemo Minnesota State Colleges and Universities (MnSCU). Estas nun proksimume 20 000 registritaj studentoj, tiel ke ĝi estas la dua plej granda universitato de Minesoto.

Ĝi proponas diplomojn pri pli ol 60 fakoj, inkluzive de antropologio, aviado, biologio, kemio, komputiko, kino, muziko, ktp. La universitato cetere disponas eksterlandan dependaĵon en Alnwick Castle (Northumberland, Anglio), kaj administras la radiostacion KVSC 88.1 FM.

La studentoj eldonas la gazeton University Chronicle, kaj cetere kreis la televidkanalon UTVS.