Ŝtatuniversitato de l' Delto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Bologna Koncertanta Arta Centro

La Ŝtatuniversitato de l' Delto, (angle Delta State UniversityDSU) estas usona regiona ŝtatuniversitato lokita en Klevlando, Misisipio, en la mezo de la Misisipia Delto. Ĝi estas unu el ok universitatoj, kion la ŝtato de Misisipio financas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Per ago de la Misisipia Parlamento (Senata Leĝprojekto 236, de Senato Vilhelmo B. Roberts kaj Senato Henriko Marshall, subskribita de Guberniestro Henriko L. Whitfield), Ŝtata Kolegio de l' Delto por Instruistoj (angle Delta State Teachers College) estis fondita en 1924. Malfermiĝinte ĝiajn pordojn por studentoj je 7a de junio, 1925, la kolegio komencis ĝian unuan aŭtunan semestron je 15a de septembro. Estinte dungita kiel prezidanto de la kolegio, Jakobo Broom mortis dek kvar monatoj post la dungo. Vilhelmo M. Kethley sekvis lin je 15a de julio, 1926. Pli malfrue, la kolegio konstruis instruadan laboratorian lernejon nomita la Hill Demonstra Lernejo, en kie lernantaj instruistoj instruadis infanojn inter la unua kaj sesa gradoj. La Hill Dem. Lernejo funkciis ĝis 1957. En 1930, la kolegio plene membriĝis de la Suda Asocio de Kolegioj kaj Lernejoj. La kolegio daŭris kreski, kreinte la Deltajn Kantistojn en 1934, diplominte kvindek studentojn jare, kaj konstruinte plurajn konstruaĵojn kun la Works Progress Administration.[1] En 1935, la Delta Komerca Ĉambro (nune la Delta Konsilio), estis fondita kun Kethley kiel ĝia prezidanto. En 1943, la kolegio estis ebligita, ke ĝi ofertas bakalaŭrajn diplomojn en artoj kaj la bakalaŭrajn diplomojn en scienco.

La Dua Mondmilito altgrade afekciis la kolegion. Prikalkulinte la milito en 1941, la kolegio kreis civilan aviadan programon. Kiam la milito komencis, 254 studentoj de la Ŝtata Kolegio de l' Delto aliĝis la armeajn trupojn. Kiam la milito finis, la aniĝo de la kolegio kreskis de 185 al 483.[2]

Dum la 1947 kunsido de la Delta Konsilio, Dean Acheson (Subsekretario de Ŝtato de Truman, la usona prezidanto) parolis ĉe la kolegio por publikigi la Planon Marshall.[2]

En 1955, la nomo Delta State Teachers College estis ŝanĝita al Delta State College. La kolegio gajnis plenan akrediton de la Suda Asocio de Kolegioj kaj Lernejoj en 1963, ke pli malfrue rezultigis al la komenco de la postdiploma programo en 1965. En 1974, la kolegio ŝanĝis ĝian nomon al la nuna Ŝtatuniversitato de l' Delto (angle Delta State University).[3]

En 1965, la Ŝtatuniversitato de l' Delto komencis postdiplomiĝan programon (Magistro de elementa lerneja eduko, elementa lerneja kontrolado, gvideco, angla, historio, matematiko, muziko, sociaj studoj, komerca eduko, fizika eduko, kaj scienco).

Inter 1925 kaj 1967 la universitato havis kondutmanieron ke nur blankulojn povas ĉeesti. En 1967, rasapartigo ĉe la universitato ĉesis. La unua nigrula studento ĉe la universitato estis Shirley Antoinette Washington.

En 2005 la universitato helpis refuĝintojn de Uragano Katrina per uzi la halon de Hugh White kiel intertempa loĝigejo.

Studenta vivo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 4 000 antaŭdiplomaj studentoj kaj 600 postdiplomaj studentoj aniĝas jare al la Ŝtatuniversitato de l' Delto.[4] Studentoj ofte kuniĝi la kelkajn fratarojn kaj fratinarojn, ke la universitato havas.

Ĉirkaŭ 30 procentoj de la studentoj loĝas ĉe la universitato.[5] La universitato provizas loĝejojn por kaj viroj kaj virinoj, kaj ankaŭ apartamentojn por geedziĝintaj studentoj.[6]

Instruplano[redakti | redakti fonton]

Provizante rigoran antaŭdiploman instruplano, la universitato donas dek du bakalaŭrajn diplomojn en 42 koncentriĝoj. La universitato havas ok postdiplomajn diplomojn, la diplomon de instruada specialisto, kaj doktoran diplomon en instruado. Havante relative grandan aviadan lernejon, la universitato estas la sola universitato en la ŝtato, ke donas diplomojn en komerca aviado. La universitato apartigas sin en tri kolegioj kaj unu lernejo—La Kolegio de Artoj kaj Sciencoj, la Kolegio de Komerco, la Kolegio de Instruado, kaj la Lernejo de Flegado.

Notoj[redakti | redakti fonton]