Ŝteltruko

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Rilate la uzadon de komputiloj, Ŝteltruko (angle phishing por "pasvortojn fiŝi" - do "piŝado") estas formo de socia inĝenierio, karakterizata per la klopodo fraŭde akiri konfidencajn informojn, kiel pasvortojn kaj kreditkartajn detalojn, aspektigante sin artifike kiel fidindan personon aŭ komercon en ŝajne oficiala elektronika komunikado, kiel retpoŝta mesaĝo aŭ tujmesaĝo. La angla (kaj plej konata) termino 'phishing' devenas de la vorto "fiŝkapti" financajn informojn kaj pasvortojn de aliaj uzuloj.

Kun la kreskanta nombro da raportoj pri ŝteltrukaj okazaĵoj, oni bezonas pliajn metodojn por protekto en komputiloj inkluzive leĝojn, uzul-instruadon, kaj teknikajn mezurojn.