Ŝtofo
El Vikipedio
Ŝtofo estas teksaĵo por aparta uzo, ekzemple vestoj.
Ekzemplaj ŝtofoj:
- felto (El kungluitaj kunpremitaj haroj, efektive ne teksita, tamen konsiderata kiel ŝtofo)
- flanelo (El lano, maldika)
- gazo (Delikata travidebla ŝtofo el silko aŭ lino)
- indieno (Maldensa kotona kolordesegnita teksaĵo)
- juto (Teksebla materialo ekstraktata el juto-planto t.e. korkoro)
- kalikoto (Kotona teksaĵo, similanta tolon sed pli dika ol perkalo)
- kanabo (Teksaĵo el kanabo-planto t.e. kanabacoj)
- kanvaso (Lina aŭ kanaba tolo, tre larĝmaŝe kaj retece teksita, sur kiu oni faras pentraĵon, brodaĵon, punton, ktp)
- katuno (Malpeza kotona teksaĵo, ĝenerale surpresita per koloraj desegnaĵoj)
- kotono (Teksaĵo el blanka delikata lanugo ĉirkaŭvolvanta la grajnojn de kotonarbo)
- krepo (Delikata travidebla krispa ŝtofo el lano aŭ silko)
- kretono (Fortika tolo el kanabo aŭ kotono aŭ lino aŭ lano, uzata por kurtenoj)
- lano (Ŝtofo el la densa mola hararo de ŝafo kaj aliaj bestoj)
- lino (Tolo farita el lino-planto t.e. linacoj)
- muslino (Delikata maldensa kaj malpeza ŝtofo el kotono, lano aŭ silko)
- nankeno (Unukolora, ordinare helflava ŝtofo el kotono, origine fabrikata en la ĉina urbo Nankeno)
- perkalo (Delikata densa katuno)
- punto (Maldensa, artisme interspacigita teksaĵo el maldikaj fadenoj)
- tiko (Tolo el duobligitaj fadenoj, ofte striita lina kaj uzata kiel sako de matraco)
- tolo (Teksaĵo farita el lino aŭ kanabo)
Konsistiga materia substanco havanta proprajn ecojn; materialo: la ŝtofo, el kiu estas farataj la sonĝoj.
(ark.) Daŭra kunmetaĵo da difinitaj anatomiaj elementoj kompareblaj al teksaĵo; histo.
