Ŝtona ilo
El Vikipedio
Ŝtona ilo (ŝtonilo) estas intence prilaborita ŝtono por uzado kiel instrumento. La analizo de ŝtonaj iloj estas tasko de arkeologoj kiuj studas prahistorion (paleontologio).
Ŝtonaj iloj estas indiko de specio Homo kaj konataj el la plej frua ŝtonepoko, kie ili kompreneble pli facile konserviĝis ol instrumentoj el pli pereeblaj materialoj kiel ligno, osto aŭ kornaro. Dum la daŭro de la homa evoluo la iloj kaj la teknikoj por produkti ilin fariĝis pli kaj pli kompleksaj.
Granda salto en la teknologio de ŝtonprilaborado estas la transiro de iloj prilaborataj per debatado (tekniko de paleolitiko kaj mezolitiko, ekzemple sagopintoj) al iloj ŝlifitaj (tekniko de neolitiko).
Levaloiza tekniko: kerno kaj preferata ilo-forbato
La ĉefaj ŝtonaj iloj en la diversaj prahistoriaj epokoj estas:
- Olduvejeno — ĉopero (arkeologio)j
- Aŝelejeno — pugnokojnoj
- Meza paleolitiko — iloj en levaloiza tekniko
- Malfrua paleolitiko — „klingo-tekniko“
- Neolitiko — ŝlifitaj klingoj