Ŝtonepoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prahistoriaj epokoj
H   Latena Ferepoko   Protohistorio
  Halŝtata Ferepoko
Ferepoko
  Malfrua Bronzepoko  
  Meza Bronzepoko
  Frua Bronzepoko
Bronzepoko
    Ĥalkolitiko    
  Neolitiko Prahistorio
Mezolitiko / Epipaleolitiko.
P     Malfrua Paleolitiko  
    Meza Paleolitiko
    Frua Paleolitiko
  Paleolitiko
Ŝtonepoko

Ŝtonepoko estas la nomo por periodo, dum kiu homoj fabrikis ilojn el ŝtonoj, ne konante la uzon de metaloj. Kvankam populara, tiu koncepto ne estas plu uzata de la scienco. Tio okazis, ĉar oni povas pensi, ke en tiu epoko, homoj uzis nur ŝtonajn ilojn, kio ne estas vero, ĉar homoj uzis ankaŭ ilojn el aliaj materioj, kiel ŝeloj, konkoj, ostoj, bambuo ktp. Oni eĉ ne povas diri ke dum "ŝtonepoko" oni uzis "ĉefe" ŝtonajn ilojn, nur ke arkeologoj trovas ĉefe ŝtonajn ilojn de tiu periodo, ĉar iloj de aliaj materioj estas malpli daŭreblaj.

Alia problemo estas la ideo, laŭ kio homoj ne plu uzis ŝtonajn ilojn post eltrovo de metaloj. Fakte, ĝis la mezepoko, metaloj estis maloftaj kaj oni ilin uzis nur por iloj, kiujn ne eblis fari el aliaj materioj. Ĝis nun, ŝtonaj iloj estas uzataj aldone al metalaj iloj, ĉefe en neindustriaj komunumoj.

Subdividoj

Ŝtonepoko dividigis en tri partojn:

  • Malnova ŝtonepoko (paleolitiko) −2.500.000 ĝis −8.000
  • Meza ŝtonepoko (mezolitiko) −8.000 ĝis −5.500
  • Nova ŝtonepoko (neolitiko) −5.000 ĝis −1.900

Homoj en la ŝtonepoko

Kiel unuaj reprezentantoj de la Hominini, kiuj uzis ilojn, oni taksas Homo habilis kaj Homo rudolfensis, sed ankaŭ pri Paranthropus robustus el la Australopithecina troviĝis iloj.

La sekva Homo erectus jam uzis ilojn kaj fajron. La nur en 2003 malkovrita, malaltkreska Homo floresiensis, kiu vivis ankoraŭ antaŭ ĉirkaŭ 12.000 jaroj sur la indonezia insulo Flores, estis eble rekta posteulo de Homo erectus.

Ĉiuj tiuj specioj de homoj apartenas al la ŝtonepoko. Kalkuloj taksas, ke en tiu epoko loĝis sur la tero nur kelkaj dek miloj da individuoj. La homa tipo de la meza ŝtonepoko estas konsiderata de multaj sciencistoj la Neandertala homo, kiu estiĝis en Eŭropo antaŭ ĉirkaŭ 200.000 jaroj el Homo erectus / Homo heidelbergensis.

Samtempe ekzistis en Afriko jam la transuloj de Homo erectus al Homo sapiens (do la moderna homo). La unuaj modernaj homoj en Eŭropo estis antaŭ ĉirkaŭ 35.000 jaroj la homoj de Cro-Magnon. Neandertalaj homoj kaj modernaj homoj vivs kune dum kelkaj jarmiloj. Antaŭ ĉirkaŭ 30.000 jaroj formortis la homo de Neandertal kaj postlasis la teron al la modernaj homoj, portantoj de multaj kulturoj.

Kulturo en la ŝtonepoko

Nutraĵo

Nutrofonto de ĉasistoj-kolektistoj estis dum longa tempo ĉio, kio troveblis en la rekta natura medio de homoj: plantoj, fruktoj, semoj, radikoj, fungoj, sed ankaŭ mielo, ovoj, viando, fiŝaĵo kaj tiel plu. Lakto kaj laktaĵoj ne disponeblis antaŭ la alhejmigo de brutaro. Homoj vivis en malgrandaj triboj kaj estis nomadaj laŭ la vivo de la ĉasado. Modernaj esploroj evidentigis, ke ŝtonepokaj homoj akiris ĉirkaŭ du trionojn de la necesa energio el bestaj nutraĵoj kaj nur unu triono el planta. Sed fine de la lasta glaciepoko la faŭno tute ŝanĝiĝis: la ĝis tiam preferataj grandaj malvarmemaj bestoj kiel mamutoj kaj lanaj rinoceroj formortis kaj pli malgrandaj, rapidaj mamuloj enmigris el pli varmaj regionoj. Jam en la mezolitiko oni tenis tiajn bestojn ĉe la loĝejoj. Planta nutraĵo gajnis pli kaj pli da graveco, ĉar pro la pliboniĝinta klimato troveblis pli da vegetaraĵoj. Unu el la plej grandaj inventaĵoj de la homo estis la neolitika revolucio, tio estas la celata agrikulturo kaj bestbredado. Nur tio ebligis nur la daŭran setladon, komercon kaj fine disvastiĝon de la homo, ĉar pli da homoj povis esti nutrataj.

Loĝejo

En regionoj, kiuj nature prezentis geologiajn loĝejojn kiel grotoj aŭ protektejoj, ili estis uzataj de longa tempo kiel loĝejoj. Krome oni trovis el la epoko de la malnovpaleolitiko ĝis nun nur homfaritajn ŝtoncirklojn, kiuj eble estis restoj de loĝejoj. La plej malnova kabano trovita en Eŭropo situas ĉe Przletice (ĉe Prago) kaj estas ĉirkaŭ 600.000 jarojn maljuna. La kabanoj en Terra Amata ĉe Nizza en suda Francujo estas ĉirkaŭ 400.000 jarojn maljunaj, tiuj en Bilzingsleben ĉirkaŭ 370.000 jarojn maljunaj.

El la mezpaleolitiko troveblas kabanoj de mamutĉasistoj el ostoj kaj eburo, verŝajne kun stangoj kaj feloj kaj enaj fajrejoj. En la groto de Lazaret en Francujo troviĝas plano de kabano, ĉirkaŭ 35 m² granda, kiuj havis du fajrejojn kaj loĝis ĉirkaŭ dek personojn.

En la junpaleolitiko aperis kavokabanoj diversaj, iuj tute profunde fositaj en la grundon, aliaj preskaŭ surteraj kabanoj. Ili kutime havas fajrejon kaj regule ordigitajn fosttruojn, kiuj indikas solidan superkonstruaĵon. Oni supozas, ke la kabanoj havis tendsimilan aŭ tendkabanecan formon.

Laŭ la neolitiko estiĝis kun la unuaj agrikulturaj kulturoj ĉirkaŭ 10.500 a.K., ankaŭ solidaj, daŭre priloĝataj domoj. Laŭregione ili konsistis el argilo, ŝtono aŭ ligno. Argilkonstruaĵoj konatas de la oriento ĝis Hungarujo, ŝtonkonstruaĵoj ekde pli ol 10.000 jaroj en la oriento, lignaj konstruaĵoj kun muroj el bretoj aŭ argilkovrita plektaĵo en arbaraj regionoj. En Mezeŭropo fostokonstruado estas kutime konstrumaniero.

Neniaj loĝejoj, sed tombejoj kaj kultejoj troveblas ĉefe en Okcidenteŭropo (megalitaj konstruaĵoj kaj dolmenoj.

Desegnaĵoj

La gazeoroko (Newspaper Rock) en Utah, Usono

Petroglifoj estas sur ŝtono gravuritaj bildaj aŭ grafikaj ilustraĵoj. Oni supozas, ke ili havis gravan kulturan kaj religian signifon por la socioj. Oni trovas petroglifojn sur ĉiu kontinento. La signifo de la simboloj ankoraŭ ne estas konata. Konataj trovejoj estas ekzemple en la nacia parko de la valo de morto, la nacia parko de la kanjonoj kaj Uluru (antaŭe „Ayers Rock“) kaj tiel plu. Ekzakta datigo ofte malfacilas, kutime oni ordigas petroglifojn al la juna ŝtonepoko kaj la metalepokoj.

Ne gravuritaj, sed per farbo surpentritaj estas rokpentraĵoj kaj grotopentraĵoj.

Skulptaĵoj

Venuso de Willendorf

Unuaj tridimensiaj skultpaĵoj montris plej ofte virinajn figurojn kun troigitaj seksaj ecoj kiel grandaj mamoj kaj larĝaj basenoj (venusoj aŭ ĉasbestojn. Ili estis faritaj el ŝtono kaj argilo, verŝajne ankaŭ el ligno aŭ ostoj. Iuj detaloj ĉe la virinaj statuetoj tute ne estis reprezentitaj kiel vizaĝoj, brakoj aŭ kruroj. Sciencistoj interpretas la reprezentaĵojn kiel terpatrino aŭ fekundecdiino, eble ankaŭ kiel indiko por matriarkeco, sed ili certe ne estas realaj portretoj. Oni ja povas supozi, ke la averaĝa ŝtonepoka virino ne havis ŝancon iĝi tiel dika.

Kontraŭe la trovitaj bestofiguroj montras ofte surprizigan realismon, ofte reprezentitaj en situo de forfuĝo aŭ en la momento de la mortigo. Sciencistoj supozas, ke la figuroj utilis por alvoki ĉassukceson.

Unu el la plej konataj junpaleolitikaj skulptaĵoj estas la ĉirkaŭ 11 centimetrojn alta Venuso de Willendorf trovita en la nuntempa Aŭstrujo.

Troveblas ankaŭ gravuritaj ostoj, kies interpretado oni plej ofte ne sukcesas. Reprezentaĵoj de viroj estas multe pli maloftaj. Tiuj figuroj ne prezentas seksajn troigojn kiel la virinaj. Falussimboloj kiel skulptaĵoj okazis nur en postaj jarmiloj, sed ja ekzistas junŝtonaĝaj rokpentraĵoj tiaj.

Religio

Ŝajne la homoj de la mezpaleolitiko jam entombigis mortintojn. Grandaj kolektoj de poleno eble indikas aldonon de floroj aŭ plantoj, ankaŭ okro, altvalora materialo, estis aldonita, same kiel uzataj aŭ novaj iloj.

Pri ideoj pri vivo postmorta aŭ religia sento tamen oni scias preskaŭ nenion, kvankam la trovaĵoj ja indikas tiajn ideojn. Ritoj kaj religiaj ceremonioj - fekondeckulto, pluv- kaj ĉasmagio, entombigaj ritoj, kuracado kaj tiel plu estas, kvankam malfacile pruveblaj supozataj de sciencistoj. Interalie troviĝis muzikiloj, kaj oni supozas la ekziston de dancoj kaj kantoj

Interŝanĝo kaj komerco

Interŝanĝo de nutraĵoj, materialoj, iloj en la proksima ĉirkaŭo verŝajne jam ekzistis ĉe la unuaj kulturoj de la ŝtonepoko. Gravaj varoj estis jam frue, eĉ granddistance negociitaj. Trovaĵoj de konkoj for de marbordoj estas konsiderataj eroj de juveloj; siliko kaj aliaj materialoj por fabriki ilojn kaj armilojn estis disvastigitaj laŭ tiel nomataj silikovojoj.

Bibliografio

  • Manfred Baur, Gudrun Ziegler: Die Odyssee des Menschen. (La odiseo de la homo.) Ullstein, Berlin 2001. ISBN 3-550-07168-X
  • Marion Benz, Christian Maise: Archäologie. (Arkeologio.) Theiss, Stuttgart 2006. ISBN 3-8062-1966-4
  • Johannes Bergemann: Orientierung Archäologie. (Orientigo arkeologia.) Rowohlt, Reinbek 2000. ISBN 3-499-55612-X
  • Reinhard Bernbeck: Theorien in der Archäologie. (Arkeologiaj teorioj.) UTB, Stuttgart 1997. ISBN 3-8252-1964-X
  • Almut Bick: Die Steinzeit (La ŝtonepoko). Theiss WissenKompakt, Stuttgart 2006. ISBN 3-8062-1996-6
  • Manfred K. H. Eggert: Prähistorische Archäologie. (Prahistoria arkeologio.) Konzepte und Methoden. UTB, Stuttgart 2005. ISBN 3-8252-2092-3
  • Uta von Freeden, Siegmar von Schnurbein: Spuren der Jahrtausende. (Spuroj de jarmiloj.) Theiss, Stuttgart 2002. ISBN 3-8062-1337-2
  • Egon Gersbach: Ausgrabung heute. (Elfosado hodiaŭ.) Theiss, Stuttgart 1998. ISBN 3-8062-1379-8
  • Winfried Henke, Hartmut Rothe: Menschwerdung. (Homiĝo.) Fischer, Frankfurt 2003. ISBN 3-596-15554-1
  • Winfried Henke, Hartmut Rothe: Stammesgeschichte des Menschen. (Triba historio de la homo.) Springer, Berlin 1998. ISBN 3-540-64831-3
  • Donald C. Johanson, Edgar Blake, David Brill: Lucy und ihre Kinder. (Lucy kaj ŝiaj gefiloj.) Spektrum Akademischer Verlag, Stuttgart 2000. ISBN 3-8274-1049-5
  • Richard E. Leakey: Die ersten Spuren. (La unuaj spuroj.) Goldmann, München 1999. ISBN 3-442-15031-0
  • Ina Mahlstedt: Die religiöse Welt der Jungsteinzeit. (La religia mondo de la junŝtonepoko.) Theiss, Stuttgart 2004. ISBN 3-8062-1839-0
  • Hansjürgen Müller-Beck: Die Steinzeit. (La ŝtonepoko.) Beck, München 2004. ISBN 3-406-47719-4
  • Manfred Nawroth, Rüdiger von Schnurbein, Rainer-Maria Weiss: Menschen, Zeiten, Räume - Archäologie in Deutschland. (Homoj, epokoj, lokoj - arkeologio en Germanujo.) Theiss, Stuttgart 2002. ISBN 3-8062-1752-1
  • Steve Olson: Herkunft und Geschichte des Menschen. (Deveno kaj historio de la homo.) Berlin Verlag, Berlin 2003. ISBN 3-8270-0500-0
  • Colin Renfrew, Paul Bahn: Archaeology - Theories, Methods and Practice. (Arkeologio - teorioj, metodoj kaj praktikoj.) Thames & Hudson, London 1991, 5 2005. ISBN 0-500-28441-5
  • Ralf W. Schmitz, Jürgen Thissen: Neandertal. (Neandertalo.) Spektrum Akademischer Verlag, Stuttgart 2002. ISBN 3-8274-1345-1
  • Friedemann Schrenk: Die Frühzeit des Menschen. (La praepoko de la homo.) Beck, München 2003. ISBN 3-406-48030-6
  • Friedemann Schrenk, Timothy G. Brommage: Adams Eltern. Expeditionen in die Welt der Frühmenschen. (La gepatroj de Adamo. Ekspedicioj en la mondon de la prahomoj.) Beck, München 2002. ISBN 3-406-48615-0
  • Klaus-Dieter Linsmeier, Dieter Beste: Die Evolution des Menschen. (La evoluo de la homo.) Spektrum der Wissenschaft Dossiers. 2 Bde. Spektrum-der-Wiss.-Verl.-Ges., Heidelberg 2000, 2004. ISBN 3-936278-65-2, ISBN 3-936278-56-3
  • Spencer Wells: Die Wege der Menschheit. (Vojoj de la homaro.) Fischer, Frankfurt 2003. ISBN 3-10-089430-8
  • Gerd-Christian Weniger: Projekt Menschwerdung. (Projekto homiĝo.) Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg 2003. ISBN 3-8274-1425-3

Eksteraj ligiloj