Ŝtonponto en Písek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŝtonponto (Písek))
Ŝtonponto en Písek
ĉeĥe: Kamenný most v Písku
ponto
La ponto en Písek
Oficiala nomo: Kamenný most v Písku
Kromnomo: Jelení most
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Písek
Urbo Písek
Tipo de ponto Ŝtonponto
Transpontigas Otava
Situo Písek
 - koordinatoj 49° 18′ 35″ N 14° 08′ 44″ O / 49.30972 °N, 14.14556 °O / 49.30972; 14.14556 (mapo)
Longo 109,75 m
Larĝo 6,25 m
 - larĝo de vojo 5,7 m
Stilo Gotiko
Materialo Ŝtono
Konstruo 13-a jarcento
 - unua skribmencio 1348
Plej facila aliro Písek
Stato uzata
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Písek Stone Bridge
Portalo pri Ĉeĥio

Ŝtonponto en Písek (ĉeĥlingve Kamenný most v Písku) estas la plej malnova konservita ponto en Ĉeĥio (kaj post tiu en Regensburg ankaŭ en tuta Mezeŭropo, resp. Eŭropo norde de Alpoj), do ĝi estas pli aĝa ol multe pli fama Karola ponto en Prago.

Ĝi transpontigas la riveron Otava en la urbo Písek, situanta en la norda parto de Sudbohemia regiono, ĉ. 110 km sude de la ĉefurbo Prago. Surponte estas lokigitaj barokaj statuoj kaj kruco. Ĝi estas longdaŭra simbolo de la iama regiono Prácheň kaj la plej konata kaj plej vizitata memorindaĵo de la urbo Písek.

Pro sia eksterordinara kulturhistoria valoro ĝi estas proklamita kiel Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Neoficiale la ponto nomiĝas „Cerva“, laŭlegende laŭ tio, ke en mezepoko estis decidite, ke ĝi nomiĝos laŭ tiu, kiu kiel la unua transiros sekvatage sur ĝi. Okazis io, kion neniu atendis kaj la unua „piediranto“ fariĝis cervo el proksima arbaro. Plejparto de la loĝantoj nomas la ponton „malnova ponto“ En 2007 estis decidite, ke la ponto nomiĝos oficiale „Kamenný most v Písku“ (Ŝtonponto en Písek).

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La ponto estas 109,75m longa kaj 6,25m larĝa (inkluzive murojn) , la vojo mem larĝas 5,7 m. Ĝi staras sur 6 pilieroj kaj konsistigas ĝin 7 arkoj. Ses arkoj estas duoncirklaj kun averaĝa larĝeco 8 metroj, la sepa estas segmentforma, 13 metrojn larĝa, kaj ĝi estis alkonstruita nur en 1768 dum granda inundo. Alteco de la ponto super la rivernivelo estas proksimume 5,5 metroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ponto estis konstruita plej supozeble en la tria kvarono de la 13-a jarcento. La unua skriba mencio pri ĝi devenas nur el la jaro 1348, kiam tiama imperiestro Karolo la 4-a per sia dekreto ordonis, ke monpunoj kolektitaj en la urbo estu uzataj por bontenado de la ponto. Laŭ konata, tamen nesufiĉe pruvita onidiro la ponto estis konstruita sur seka tero,kaj nur post ĝia finkonstruo la rivero estis alidirektita en novan fluejon, kiu trairis sub la ponto. La ponto estis grava ligilo sur grava komerca vojo nomata Salpado inter Bavario kaj Bohemio.

la ponto antaŭ la j. 1905

La ponto havis origine ankaŭ du pontturojn, kiuj ne konserviĝis. La unua falis en 1768 pro la inundo, dum kiu mortis ankŭ la pontturogardisto kaj lia filo, kaj la dua estis faligita intence pro trafikbezonoj. Sur la maldekstra riverbordo eblas trarigardi en ekstera fotoekspozicio fragmentojn elakvigitajn el la riverfundo dum unu el multaj riparoj de la ponto.

Ĉar densiĝanta urbotrafiko sufiĉe ŝarĝis la ponton, en 1941 estis pli norde konstruita nova ponto. La lasta urba buso transiris la ponton en 1993. Inter 1996-1997 okazis kompleta riparo de la ponto.

Ornamo[redakti | redakti fonton]

En 1678 estis surponte lokigita ligna kruco kaj dum la 18-a jarcento kvar ŝtonaj barokaj statuoj kaj statuaroj, tiel kiel eblas en kopioj vidi ilin nuntempe. En pasinteco originaloj estis supozeble ornamitaj per verda koloro kaj kelkaj detaloj per oro.

Ambaŭ statuoj devenas el 1770 kaj estas verkoj de nekonata aŭtoro.

La statuoj estis renovigitaj en 1997 kaj nuntempe estas sur la ponto lokigitaj nur sabloŝtonaj kopioj. Originalo de la Statuo de Sankta Anna estas vizitebla en la Preĝejo de Sankta Triunuo en Písek (nuntempe servanta kiel koncertejo).

Inundo en aŭgusto 2002[redakti | redakti fonton]

Dum katastrofa inundo en aŭgusto 2002 la akvo forigis el la ponto kelkajn barokajn statuojn kaj plejparton de la ŝtona balustrado. En la tempo de la plej granda kulmino la akvo atingis 2metrojn super la ŝoseo kaj el la ponto videblis nur kruco kun Kristo kaj parto de statuoj. La ponto tamen transvivis la inundon sen granda damaĝo, precipe danke al tio, ke en la 90aj jaroj ĝi estis ankrigita en rokon kaj estis realigita ĝia rekonstruo. Jam 2 tagojn post la inundo ĝi ekhavis provizoran lignan balustradon kaj estis denove malfermita por publiko. La sekva rekonstruo kaj protekto kontraŭ pluaj inundoj estis realigita danke al spontanea publika monkolekto.

la ponto dum la inundo
la ponto post la inundo

Ventego en januaro 2007[redakti | redakti fonton]

Kvankam dum la inundo en 2002 kruco kun Kristo kiel unusola statuo surponte eltenis, ventego nomata orkano Kyrill rompis ĝin kaj faligis en la riveron. Ĝi estis trovita kaj elakvigita, la statuo restis preskaŭ nedifektita. La nova kruco revenis al la statuaro Kalvario la 19-an de marto 2008.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hladký, Jiří: Kamenný most v Písku. Písek: Město Písek, 2005. 144 s. : fot., il.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]