Ŝtopskatolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ŝtopskatolo estas ŝtopanta elemento de maŝinkonstruado, kiu donas la ŝtopadon inter turnanta akso aŭ alternante movanta stango kaj fiksaj partoj helpe de skatolo kontraŭ efiko de premhava likvaĵo aŭ vaporo. Je plej simplaj kazoj ĝi estas la funkcianta lubrikado de lagro. Ia manko de ŝtopado ĉiam karakterizas la ŝtopskatolon, tial ĉiam aperas certa malgranda vapornubo ĉe stango kaj la armaturo, aŭ certa susuro.

La ŝtopskatolo kunmetiĝas el ŝtopmaterialo kaj skatolo, kiun fermas flanĝa aŭ ŝraŭbrelhava mufo. Helpe de ŝraŭbrelo aŭ apartaj ŝraŭboboltoj kunpremiĝas la ŝtopmaterialo. Pro la laŭlonga premo estiĝas ankaŭ radia premo, kaj tiel la ŝtopaĵo tenante al la vando de skatolo premiĝas al la movanta peco. Tiel oni povas estigi ĝustan, minimuman ŝtopbreĉon, kiu kontentiĝas la uzinajn postulojn. Certa eta elfluaĵo ne estas absolute evitebla. La larĝa kontaktanta surfaco kaj la granda premo por elflumanka ŝtopo kaŭzas relative grandan froton.

Ŝtopskatolaĵoj trovas aplikon por ekonomiajn solvojn ŝtopi aksojn de pumpoj kaj miksiloj kaj ĉe reguligaj kaj alĝustigaj ventiloj kiel stangoŝtopaĵoj. Pli malfrue oni aplikis bluan kaj blankan asbeston, kiuj jam anstataŭas modernaj materialoj, kiel aramido, grafito kaj artefaritaj materialoj. La ŝtopaĵoj fabrikiĝas per maŝinoj aldonante diversajn lubrikantajn kaj impregnitajn materialojn.

Oni aplikis ŝtopskatolojn ankaŭ al vapormaŝinoj, ĉefe al vaporlokomotivoj. La transkonduko de piŝtostango tra la cilindrokovrilo necesas bonan ŝtopadon kontraŭ vaporo. Komence fabrikiĝis la ŝtopringoj pleje el grafito kaj asbesto, pli malfrue trovis aplikon pleje ŝtopringoj el fandfero.

Hodiaŭ jam aplikiĝas tiucele modernaj partoj: radial-aksoŝtopiloj (simeringoj) kun ekstera risorta premo de ŝtopringoj. La materialo de ŝtopringoj estas: kaŭĉuko, fadenplastoj, grafito, ktp. Post eluziĝo la ŝtopkapablo de ŝtopskatolo per ektiro de skatolomufo estas renovigebla kaj la elfluo denove barigebla.