Ŝtopteksto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prototipa uzo de la ŝtopteksto Lorem ipsum

En tipografio kaj grafika fasonado, ŝtopteksto estas tradicia teksto, kies propran signifon oni ignoras, uzata por ŝtopi la paĝojn aŭ tekstajn kampojn de dizajnata dokumento por elekti konvenajn grafikajn elementojn, interalie tiparon kaj la ĝeneralan aranĝon.

Tia ŝtopteksto ebligas komenci aranĝadon de dokumento antaŭ ol ties reala teksto estas disponebla; en iuj projektoj, ekz-e kiam oni ellaboras certajn TTT-paĝarojn, la «definitiva» teksto simple ne ekzistas (se temas pri enigaĵoj fare de klientoj).

Ŝtoptekston oni ankaŭ uzas en tiparaj specimenoj, por demonstri tiparojn.

Por la latinalfabetaj lingvoj okcidentaj oni kutime uzas pseŭdolatinan tekston kies unuaj vortoj estas Lorem ipsum dolor; detalojn pri tiu ŝtopteksto kaj kritikajn notojn pri ĝia maltaŭgeco por Esperanto vidu en aparta artikolo (Lorem ipsum). La samajn malavantaĝojn prezentas la ŝtopteksto Okcidentala «Li Europan lingues».

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]