Ŝtuparo

El Vikipedio
(Alidirektita el Ŝtuparejo)
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝtuparo en Romo
Ŝtuparo en la Vatikana muzeo

Ŝtuparo estas vico de plataj tabuloj pli kaj pli altaj, sur kiujn oni metas la piedojn por supren aŭ malsupren iri. Ŝtuparo estas arkitektura ero.

Enhavo

Famaj ŝtuparoj [redakti]

Duobla ŝtuparo [redakti]

Ŝtuparo de la kastelo de Chambord

La ŝtuparo de la kastelo de Chambord estis konstruita laŭ planoj de Leonardo da Vinci. Ĝi enhavas du ŝtuparojn en unu, la du helicoj estas tute sendependaj kaj neniel komunikas, eĉ ne vide. Eblas do, ke iu malsupreniras dum alia supreniras, sen vidi unu la alian.

Monumenta ŝtuparo de Mikelanĝelo en la laŭrenta biblioteko de Florenco [redakti]

Mikelanĝelo, arkitekto, konstruigis la ŝtuparon de la laŭrenta biblioteko, kiu ligas ĝin al la monaĥejo de San Lorenzo en Florenco.

Ŝtuparo de la palaco de festivaloj en Cannes [redakti]

La ŝtuparo de la palaco de festivaloj en Cannes famiĝis ĉefe pro la famuloj, kiuj supreniras ĝin fine de printempo dum la malfermo de la internacia filmfestivalo.


Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]