Ŝturanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝturana monumento en Trenčín
Placo de Ľudovít Štúr kaj ŝturana monumento en Bratislavo

Ŝturanoj estis ĉefa fluo de slovaka nacia renaskiĝo en duono de la 19-a jarcento nomita laŭ la plej signifa personeco - Ľudovít Štúr.

Ĝi formiĝis en la 30-aj jaroj el studentoj de evangelia liceo en Bratislavo, kiuj asociiĝis en socio ĉeĥoslovaka. En spirito de modernaj eŭropaj politikaj ideoj la ŝturanoj rifuzis sistemon de Sankta alianco, feŭdismo, absolutismo, privilegioj de nobelaro, hungarigo, ili postulis suverenecon de nacio, principojn de konstitucio kaj reprezentateco. Ili kontaktiĝis kun same radikale orientitaj studentaj rondetoj en slovakaj urboj. Ili dediĉis grandan atentemon al popola kulturo kaj al la vivo de neprivilegitaj tavoloj, al kiuj ili turniĝis per sia literatura kreado kaj praktika agado.

Ŝturanoj: Ľudovít Štúr, Ján Kalinčiak, Samo Chalupka, Andrej Sládkovič, Janko Kráľ, Ján Botto, Janko Matúška, Michal Miloslav Hodža, Jozef Miloslav Hurban, Samo Tomášik, Viliam Pauliny-Tóth.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]