Ŝubrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝubrio estis huria regno, konata per asiriaj fontoj komenciĝante en la 12-a jarcento a.K, situinta en la Armena Altebenaĵo, sudokcidente de la lago Van, bordiĝante la teritorio de Urarto.

Kune kun Armani-Subarto (Huri-Mitano), Hajasa-Azo kaj aliaj loĝantaroj de la regiono, ili falis sub la urarta regado en la 9-a jarcento a.K, kaj iliaj posteuloj poste kontribuis en la formiĝo de la praarmenoj.

Ŝubrio estas menciita en la letero de Asarhadono al la dio Aŝuro. Asarhadono entreprenis ekspedicion kontraŭ Ŝubrio en 674, por konkeri ĝin.