Richard Schulz
Richard SCHULZ [Riĥard Ŝulc], en esperanto Rikardo Ŝulco (naskiĝis la 12-an de julio 1906 en Hamburg, mortis la 26-an de oktobro 1997 en Minden) estis germana esperantisto kaj gimnazia instruisto pri la franca. Esperanton li konis jam de junaĝo, sed aktiviĝis nur post la emeritiĝo.
Li grave kontribuis al la disvastigo de Esperanto en la germanlingvaj landoj, ĉefe per sia germanlingva libro "Mein geliebtes Esperanto" ("Mia amata Esperanto").
De 1979 ĝis 1987 li eldonis la Vestfaliajn Flugfoliojn (en la lastaj jaroj nomataj Vestfalujaj Flugfolioj), poste li publikigis interalie en la Specialaj Cirkuleroj de la Esperanto-Centro Paderborno de Hermann Behrmann.
Aŭtoro kaj tradukinto de beletraj kaj sciencaj verkoj, Schulz interesiĝis ankaŭ pri gramatiko kaj leksikologio. Li bazis siajn ideojn sur la lernolibro de Luis Mimo Espinalt kaj publikigis ilin sub la nomo Analiza Skolo. Al lia idearo apartenis interalie la radikala esperantigo de ĉiuj nomoj, sin mem li nomis esperantlingve Ŝulco Rikardo. Dum adeptoj de la Analiza Skolo panegire laŭdis liajn tradukojn de liriko, kelkaj fakuloj pri esperanta poezio forte kritikis ilin.
Schulz estis profesoro de AIS kaj kontribuis al pluraj ĝiaj studadsesioj.
En 1993 Richard Schulz estis honorigita per FAME-premio.
Enhavo |
[redakti] Listo de verkoj
[redakti] Germanlingvaj verkoj
- Mein geliebtes Esperanto (1976)
- 'ne ältere Dame aus Preez (1977)
- Europäische Hochsprache oder Sprachimperialismus? : die Lösung des Sprachenproblems in den Ländern der Europäischen Gemeinschaften (1979)
- Was nun Esperanto betrifft... : Aufsätze und Vorträge (1986)
[redakti] Esperantlingvaj verkoj
- La trombonoj de Jeriko (1984)
- Pledo por unueca lingvo (1985)
- Vespero jam fariĝis (1985)
- Sur la vojoj de la Analiza Skolo : esperantologia esearo (1987)
- Abyssos (1988)
- Leksara kolekto de ofte uzataj propraj nomoj (1989)
- La mago : agregaĵoj kaj pantunetoj (1989)
- Pirono Klaŭdo kaj la malbona lingvo (1990)
- La viro en la luno (1994)
- Ĉirkaŭ la Skolo Analiza (1997)
[redakti] Tradukoj
- Böll, Heinrich: La perdita honoro de iu Katarino Blum (1978)
- Morgenstern, Christian: Pendumilaj lidoj (1980)
- Morgenstern, Christian: Palmŝtrojmo (1983)
- La muzino (kolektaĵo de poemoj, 1992), el tiu: Goethe - Elforeĝo
- Amuza legado pri Til' Strigospegul'
[redakti] Kritikoj pri lia verkaro
- La poemo Banala rimportreto, de Jorge Camacho
- La idoligo de la senescepteco (el Retarkivo 2007): Kritikaj rimarkoj pri la doktrino de la Analiza Skolo, de Helmut Welger