Ŝuo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝuoj el vera krokodila ledo, montrataj en la zooparko de Bristolo (Britio). 2005

Ŝuo estas piedvesto kun solida plandumo, taŭga por eksterhejma uzo. Ŝuoj protektas piedojn kontraŭ malpuraĵoj, malmolaj grundoj, malvarmo kaj vundaj akraĵoj. Ili povas helpi pli facile paŝi, sed ankaŭ foje povas malhelpi la paŝadon (ekz-e altaj kalkanumoj aŭ plankŝuoj). Formoj de ŝuo ofte ŝanĝiĝas laŭmode.

Oni faras ŝuojn kutime laŭ formo de piedo. La ekstera supro kutime estas farita el fleksebla materialo, (ledo natura aŭ artefarita). La plandumo konsistas el pli rigida, ne foruziĝema materialo (ledo, plasto aŭ kaŭĉuko), sed ĝi devas tamen bone adaptiĝi al la paŝado. La kalkanumo konsistas ofte el malmola materialo.

Enhavo

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Ŝufarado (el Retarkivo 2005), fare de Martin Thorenz.

Vidu ankaŭ [redakti]

Proverbo [redakti]

Ekzistas pluraj proverboj pri ŝuo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
    « Pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo. »
  • Citaĵo
    « Esti sub la ŝuo (de sia edzino). »

Referencoj [redakti]

  1. [1]