Ŝvabrilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝvabrilo kun elpremilo

Ŝvabrilolavbalailo estas purigilo uzata por purigi plankojn.

Ĝi konsistas el du partoj, kelkfoje malmunteblaj. La supra parto estas bastono, la malsupra parto konsistas el kotonaj fibroj aŭ mallarĝaj strioj de plankviŝilo. La malsupra parto de la ŝvabrilo estas metata en sapakvon, kiu poste parte absorbas la likvon, kaj sekve per ioma premo frotata sur la planko.

Kelkiuj spertas ke ŝvabrilo estas nehigiena, ĉar la malpuraĵo, kaj per tio la bakterioj, ne facile estas ellavitaj, kaj do ofte nur disvastiĝas. Se la ŝvabrilo post uzado ne bone estas purigita ĝi estas forcejo por bakterioj.