Ŝvao
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 23 Jun. 2012.
3 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Ŝvao estas vokalo de meza serio meza nivelo («neŭtrala»). En skribo de sonoj, ekzemple en la Internacia Fonetika Alfabeto, ĝi estas skribata kiel renversita litero «e» (ə). Laŭ sono ĝi estas simila al iu vokalo meze inter "a" kaj "e".
La sonon reprezentas aparta litero ekzemple en la lingvoj rumana (ă), albana (ë), bulgara (ъ), kaj loĵbana (y).
Ĉi tiu sono ne ekzistas en Esperanto.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- (anglalingve) Marc van Oostendorp (1999). Schwa in Phonological Theory. Alirita 2008-11-17.
- (ruslingve) rusa forumo

