Şanlıurfa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Şanlıurfa
metropola municipo en Turkio • urbego • urbo
Administrado
Poŝtkodo 63 000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 985 753  (2017) [+]
Loĝdenso 541 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 9′ N, 38° 48′ O (mapo)37.15833333333338.791666666667Koordinatoj: 37° 9′ N, 38° 48′ O (mapo) [+]
Alto 477 m [+]
Areo 3668,76 km² ( 366 876 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Şanlıurfa (Turkio)
Şanlıurfa (Turkio)
DEC
Şanlıurfa
Şanlıurfa
Situo de Şanlıurfa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Şanlıurfa [+]
vdr

Şanlıurfa, en la antikva epoko UrfaEdessakurde Riha estas urbo en Sud-Oriento de Turkio, kun 449 785 loĝantoj (2005), ĉefe kurdoj. Ĝi situas je 80 km oriente de la rivero Eŭfrato.

Omaĝe al tiu urbo estas nomita granda armena vilaĝo en Stavropola regiono de Rusio: vidu Edisija.

Historio[redakti | redakti fonton]

Moskeo apud la kaverno kie, laŭ legendo, naskiĝis Abrahamo.

Grava historio de Şanlıurfa komenciĝis en ĉirkaŭ 8000 a.K. – oni konstruis tiam la preĝejon Nevali Cori kaj oni tiam pretigis la trovitajn skulptaĵojn. ĝi estis unu el kulturaj lulejoj de la mezopotamia kulturo en la baseno de Eŭfrato kaj Tirgo. Laŭ la turka tradicio, ĝi egalas al la biblia urbo Ur, ĉar ĝi proksimas al la biblia vilaĝo Harran. Laŭ la irakaj kaj alinaciaj historiistoj, Ur situis en nuna sudo de Irako.

La islamo alvenis la urbon en 639, kiam la armeaj fortoj de la Omajjad-dinastio okupis la urbon sen bataloj. La islaman religion fortigis poste la regado de la Ajjubida-dinastio, la selĝukoj, la osmanaj turkoj. Post la unua krucmilito, la urbon okupis la kristanaj fortoj, sed ĝin reokupis la turkoj en 1146.

Ĝi estis — kiel Edessa — grava regiona centro en la Bizanca imperio. Ĝi estis komerca centro por kotono, ledo kaj juvelaĵoj.

Religio[redakti | redakti fonton]

Oni nomas Şanlıurfa ankaŭ la urbo de la profetoj. Tie vivis profeto Abrahamo (Abraĥamo, Ibrahim) kaj profeto Ijob (Job, Ajub). En la urbocento videblas la moskeo Halil Rahman.

Laŭ instruo de la islamo, preskaŭ ĉiu profeto vizitis la urbon; Jesuo sendis tukon kun sia vangobildo.

Esperanto en Urfa[redakti | redakti fonton]

En 2012 okazis en tiu urbo la Mezorienta Esperanto-Kunveno[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanto sub la suda kruco, paĝo 16, julio 2021

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]