Șibot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Şibot)
Șibot
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Alba
Alinome Alkenyér hungare, Unterbrodsdorf germane
Iama hungara departemento Hunyad
Situo 45° 56′ N, 23° 20′ O (mapo)45.93527777777823.333888888889Koordinatoj: 45° 56′ N, 23° 20′ O (mapo)
Șibot (Rumanio)
Șibot (Rumanio)
DMS
Alto super maro 250 m
Poŝtkodo 517750
Loĝantaro 2 480 (2002; 1 317 en la vilaĝo)
vdr

Șibot [ŝibot] (hungare: Alkenyér, germane: Unter-Brodsdorf) estas komunumo en Rumanio okcidente de Sebeș (Alba), sur la maldekstra bordo de rivero Mureș. Administre apartenas al ĝi: Balomiru de Câmp, Băcăinţi kaj Sărăcsău. Al la du lastaj, aliflanke de la rivero, estas prama ligo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1910 Alkenyér havis 1 116 loĝantojn (rumanoj), en 1956 1 299. Ĝia unua mencio estas el 1281.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Hunyad). La 13-an de oktobro 1479 proksime de la vilaĝo, en Kenyérmező, okazis la batalo inter la turkoj kaj transilvania militistaro kondukata de la vojevodo István Báthory, kiu dum la batalo vundiĝis sesfoje, sed li venkis. Laŭ la nuntempaj esploroj la turkoj perdis 5 000–6 000 kaj Báthory 3 000 homojn. En la batalo flanke de la vojevodo partoprenis sikuloj, rumanoj kaj saksoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Gravaj personoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.