Šajdíkove Humence
El Vikipedio
Šajdíkove Humence, hungare Sajdikhumenec [ŝajdikhumenec] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Senica.
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
- 48°39′00″N 17°16′00″O / 48.65°N, 17.266667°OKoordinatoj: 48°39′00″N 17°16′00″O / 48.65°N, 17.266667°O
- Areo: 32 km²
- Supermara alteco: 195 m
- Loĝantaro: 1115 en 2004
- Poŝtkodo: 906 07
- Aŭtokodo: SE
- Telefonprefikso: 034
Situo[redakti]
Šajdíkove Humence situas laŭ rojo, fine de sakovojo, laŭ fervojo Kúty-Senica. La lasta urbo troviĝas je 7 km-oj.
Historio[redakti]
Dum erao de Hungario estis tie nur bienocentro havanta la nomon Királymajor [kirAjmajor]. Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Senica, al municipo de Borský Mikuláš, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. La ekstera vilaĝoparto memstariĝis en 1927. En 2001 vivis en Šajdíkove Humence 1131 homoj, (1106 slovakoj).
Vidindaĵoj[redakti]
- romkatolika preĝejo omaĝe al Aŭgusteno de Hipono de 1951
Eksteraj ligiloj[redakti]
Fontoj[redakti]
- Hungara kaj slovaka Vikipedioj