Šalovci
Šalovci, hungare Sal estas vilaĝo kaj samtempe municipo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika subregiono Pomurska. En la vilaĝo ankaŭ la hungara lingvo estas oficiala. Administre apartenas al Šalovci vilaĝoj Budinci, Čepinci, Dolenci, Domanjševci kaj Markovci.
- Areo: 58 km²
- Alto super marnivelo: 242 m
- Loĝantaro: 1710
- Poŝtkodo: 9204
- Aŭtokodo: MS
- Telefonprefikso:
Situo
La vilaĝo situas en valo, laŭ ĉefvojo Lendava-Hungario, laŭ fervojo Murska Sobota-Hungario.
Historio
Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio.