Šimon Brixi

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Šimon Brixi (naskiĝis la 28-an de oktobro 1693 en Vlkava ĉe Nymburk - entombigita la 2-an de novembro 1735 en Prago) estas ĉeĥa baroka komponisto.

Li estis patro de František Xaver Brixi, kiu estis konsiderata kiel unu el la plej elstaraj eŭropaj komponistoj de frua klasikismo.

Li agis kiel korusestro en la Preĝejo de Sankta Martin en Prago.

Lia komponista verkado estas dediĉita plejparte al spirita muziko, karakterizita per ofta alternado de homofoniaj kaj polifoniaj partoj (sub influo de A. Caldara) kaj efekta utiligado de blovinstrumentoj. Kiel unu el malmultaj aŭtoroj tiutempe li muzikigis ankaŭ ĉeĥajn tekstojn.

Pri amplekso de lia verkaro oni ne havas precizan imagon, ĉar liaj verkoj plej supozeble estis havaĵo de pragaj monaĥejoj kaj multaj el ili malaperis dum nuligado de preĝejoj.

Konserviĝis nur kelkaj negrandaj komponaĵoj, kiuj tamen estas ŝatata parto de repertuaro de multaj ĉeĥaj muzikensembloj (ekz.Magnificat, Offertorium solenne, Laetentur caeli).

Liaj verkoj estas aprezataj pro forta sonefiko, plena harmonieco kaj varmkoreco de la melodioj.

[redakti] Sondosieroj

Ekstera ligilo  Magnificat- 1. Magnificat
Ekstera ligilo  Magnificat – 2. Quia fecit
Ekstera ligilo  Magnificat – 3. Quia respexit
Ekstera ligilo  Graduale Pro Dominica Quinquagesimae proprium a moll - "Tu es Deus" (3:34)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj