Špilberk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Špilberk
Burgo Špilberk
Burgo Špilberk
Geografiaj informoj
Lando Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Geografia situo 49° 11′ 40″ N, 16° 35′ 56″ O49.19444444444416.598888888889Koordinatoj: 49° 11′ 40″ N, 16° 35′ 56″ O
Špilberk (Ĉeĥio)
DEC
Špilberk
Situo de Špilberk
Bazaj informoj
Konstruita 13-a jarcento
Konstrustilo baroko
Devena posedanto Přemysl Otakar la 2-a
v  d  r
Information icon.svg
Rigardo al la fortikaj muregoj
Enirejo alrigardata el parko troviĝanta inter la urbo kaj la burgo

Špilberk estas burgo en urbo Brno, fondita en la 2-a duono de la 13-a jarcento de la ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a. La unuaj skribmencioj pri ĝia ekzistado devenas el la jaroj 12771278. Kiam Přemysl estis mortinta, Moravio estis regata de aŭstroj kaj la burgo havis la aŭstran hom-ekipon. Dum regado de Lucemburk-anoj ĉi tie restadis certan tempon ankaŭ Blanka de Valois, la unua edzino de reĝo Karolo la 4-a, poste ĉi tie sidis frato de Karolo kaj aliaj.

En la 1-a duono de la 15-a jarcento Špilberk fariĝis strategie grava kontraŭhusana fortikaĵo kaj sidejo de la moraviaj landaj hetmanoj. Mallongan tempon ĉi tie restadis eĉ Sigismondo la 1-a. La burgo servis ankaŭ al Jiří z Poděbrad kiel armea fortikaĵo en bataloj kontraŭ Matiaso la 1-a Korvino. En la jaro 1468 Špilberk ekokupis la hungara soldataro kaj ĝis la jaro 1490 ĝi estis sidejo de la hungara hom-ekipo. Post la morto de Matiaso la burgo apartenis al Jagellonoj. Urbo Brno poste tenis la burgon kiel sian posedaĵon ĝis la jaro 1620. Post incendio en la jaro 1578 estis Špilberk difektita kaj nur la turka danĝero devigis urban administrantaron, por ke la burgo estu riparita. Kiam Brno estis okupita en januaro de 1621 de imperiestra soldataro, kardinalo Ditrichštejn konfiskis la burgon por imperiestro Ferdinando la 2-a.

La plej glorajn momentojn de la imperiestra fortikaĵo venis, kiam la tridekjara milito estis finanta, kiam la burgo spite al mizera stato rezistis komune kun la urbo al trimonata sieĝado de la svedaj soldataroj kaj grave ĝi subtenis turnon en la milito. Sendubajn meritojn por la sukcesa defendo havis komandinto de Brno, kolonelo Raduit de Souches kaj lia subula komandinto de la fortikaĵo subkolonelo Georg Ogivly.

En la jaro 1673 estis Špilberk destinita kiel malliberejo por krimuloj, sed ĉi tie estis malliberigataj ankaŭ politikistoj kaj pli superaj oficiroj. Fortikiglaboroj estis finitaj komence de la 40-aj jaroj de la 18-a jarcento, dum la unua fazo de militoj inter imperiestrino Maria Teresia kaj Frederiko la 2-a. Konsistaĵo de internaj fortikaĵoj fariĝis kazematoj, enkonstruitaj en ambaŭ flankajn fosaĵojn. Ties devena celo estis doni kaŝejon al hom-ekipo, poste ili servis kiel magazeno de armea materialo. En la jaro 1783 Jozefo la 2-a decidis, ke en Špilberk estos fondita malliberejo por krimeguloj kaj por tiuj plej danĝeraj krimeguloj estis destinitaj la kazematoj. Sed baldaŭ post tio ĝis Špilberk venadis ankaŭ politikaj malliberuloj el la tuta teritorio de habsburka monarĥio. En la jaro 1855 imperiestro Francisko Jozefo la 1-a malfondis la malliberejon kaj ĉi tien revenis por cent jaroj armeo.

Dum la unua mondmilito kaj poste ankoraŭ dum la tempo de la nazia okupado Špilberk denove ŝanĝiĝis en grandan malliberejon. Post la milito ĝi servis ĝis la jaro 1960 kiel kazerno, poste akiris ĝin Muzeo de urbo Brno. Nuntempa aspekto de Špilberk estas donita precipe pro du grandaj rekonstruoj. La unua el ili kreis el la mezepoka burgo la plej signifan moravian barokan fortikaĵon. Sed ankoraŭ pli multe influis la vizaĝon de Špilberk la alia rekonstruo, farata precipe en la 2-a kvarono de la 19-a jarcento. El tiu tempo devenas ĉiuj konstruaĵoj, ĉirkaŭigantaj hodiaŭ ambaŭ kortojn. Al sendubaj interesaĵoj apartenas burga puto, profundigita en la jaroj 17141717 el devenaj 40 m ĝis nunaj 114 m, kaj apuda cisterno, fondita en la 1-a kvarono de la 18-a jarcento.

En Špilberk estas ekspozicioj: Špilberk – karcero de nacioj (historio de Špilberk kiel fama karcero) kaj Brno en Špilberk (historio de la urbo).